vindo

vind/o

ŝtofa peco, per kiu oni ĉirkaŭvolvas ekz. bebon, korpoparton k.a.: farmacia vindo por vundoj; la vindoj de infaneto; (f) teni iun en vindoj (B) (ne lasi al ĝi liberon); li ne elrampis ankoraŭ el la vindoj (Z) (li estas tute sensperta).
  • *vindi (tr)
    1. ĉirkaŭvolvi suĉinfanon per vindo.
    1. ĉirkaŭvolvi ian korpoparton por kuraci, senmovigi, senfunkciigi aŭ sendanĝerigi ĝin: vindi vunditan brakon; vindi al iu la okulojn; pasintece en ĉinio oni vindis la piedojn de la virinoj.
    1. Senmovige ĉirkaŭvolvi: kuŝi en ĉerko, vindita per morta tolaĵo (Z); mi, naskita sub juĝo, vindita en fero (G).
  • vindado
    Ago vindi.
  • vindaĵo
    Sorba peco el ŝtofo aŭ plasto kaj celulozo, reuzebla aŭ ne, por vindi etan infanon.
  • vindiĝi
    ĉirkaŭvolviĝi: ŝia robo vindiĝis ĉirkaŭ siaj kruroj; hedero vindiĝis ĉirkaŭ la portalo.
  • elvindiĝi
    Liberiĝi el vindoj: ni sukcesis elvindiĝi el tiuj implikaĵoj.
  • revindi
    ŝanĝi la vindaĵojn de infano.

    vindo


    Iel rilatitaj:

    bandaĝx infanx tukx