teniso

tenis/o


[SPORTO] sporto, ludata sur speciale markita tereno kaj konsistanta en la ĵetado kaj reĵetado de pilko per rakedoj de unu flanko al alia super transverse streĉita reto.
  • tenisi (ntr)
    Ludi tiun sporton.
  • tenisejo
    La tereno, speciale markita por ĝi.
  • gazonteniso
    Teniso, ludata sur gazono.
  • tabloteniso
    Formo de teniso, kun apartaj reguloj, ludata sur speciala tablo per lignaj batiloj kaj celuloida pilketo.

    Bildvortaro


    109-01 -32 : teniso; tenisludo
    109-01 : tenisejo; tenisa ludkampo
    109-02 : bazolinio
    109-03 : flanklinio por solludo (vira, virina)
    109-04 : flanklinio por parludo
    109-05 : servirlinio
    109-06 : mezolinio
    109-07 : mezomarko
    109-08 : servirkorto; servirkvadrato
    109-09 : reto; tenisreto
    109-10 : retrando
    109-11 : centra bendo
    109-12 : retfosto
    109-13 : tenisisto serviranta
    109-14 : partnero atendante serviron
    109-15 : altseĝa ludgvidisto; ĉefjuĝanto
    109-16 : altseĝo de ĉefjuĝanto
    109-17 : mikrofono de ĉefjuĝanto
    109-18 : pilkoknabo; pilkoknabino; pilkokolektanto)
    109-19 : retjuĝisto; retjuĝanto
    109-20 : flanklinia juĝisto
    109-21 : mezlinia juĝisto
    109-22 : bazlinia juĝisto
    109-23 : servirlinia juĝisto
    109-24 : rakedo; tenisbatilo (25, 26)
    109-25 : rakedotenilo
    109-26 : batfaco (reto el streĉitaj ŝnuroj)
    109-27 : tenispilko
    109-28 : montrotabulo; anonctabulo; rezultotabulo
    109-29 : mandorsa bato
    109-30 : manplata bato
    109-31 : flugbato
    109-32 : frakaso

    Iel rilatitaj:

    kordx