varti

*vart/i (tr)

  1. Gardi kaj prizorgi estulon, kiu bezonas helpon pro sia juneco, nefortikeco: varti bebon, hundeton; la infano priverŝadis sian floron kaj vartadis ĝin (Z); mi vartadis ŝin, kiam ŝi estis ankoraŭ tre malgranda infano (Z); ĝardeno aranĝita kaj vartata (Z); bone vartata hejmo (Z) (de idiotoj).
    flegi.
  1. [TEKNIKOJ] Konstante prizorgi ekipaĵon ks, tenante ĝin en bona stato, ekz. per regulaj kontroloj kaj riparoj: varti aŭtomobilon.
    revizii II, 3.
  • vart (ad)o
    1. Zorga gardado de malforta estulo: por la vartado de beboj neniu povas anstataŭi iliajn patrinojn; (f) per tro multa varto malboniĝas la farto (Z).
    1. Tenado de ekipaĵo ks en bona stato: vartado de programaro, konstruaĵo; vartokontrakto.
  • vartejo
    Domo, en kiu oni vartadas tre junajn infanojn, kiu ankoraŭ ne vizitas lernejon.
  • vartist (in)o
    Tiu, kiu profesie vartas: vi forkuris de via vartistino, ĉar ŝi minacis al vi per la vergo (Z); (f) laboro, la konsolanto de suferantoj, la vartisto de tiuj, kiujn ĵetas tien kaj reen la ventegoj de la vivo (Z).
  • kunvartito (X)
    Tiu, kiu estis vartata de la sama virino, kiel la priparolato.

    varti

    Bildvortaro


    33-01 : bebokuseno por uzo dum vojaĝo; vojaĝa bebolito; faldebla bebolito
    33-02 : beboseĝo; baskulseĝo; lulseĝeto; bebobalancilo
    33-03 : bebobanujo; bebolavujo; bebobankuvo
    33-04 : kuŝtuko por bebovindado
    33-05 : bebo; suĉinfano
    33-06 : patrino
    33-07 : harbroso
    33-08 : kombilo
    33-09 : tualettuketo; lavtuketo kun kapuĉo
    33-10 : ban-anaseto
    33-11 : tukoŝranko; vindoŝranko
    33-12 : mordoringo; maĉringo; suĉringo
    33-13 : ungventujo; vazelinskatolo
    33-14 : pudrujo kun talkopudro por beboj; pudroŝutilo
    33-15 : unufojaj vindotukoj
    33-16 : ŝtofaj vindotukoj; reŭzeblaj vindotukoj
    33-17 : bebofono; portebla bebogarda telefono
    33-18 : bebodormsako
    33-19 : flegilarujo
    33-20 : fiksilo por enŝova liniilo
    33-20 : laktobotelo; suĉbotelo
    33-21 : cicumo (kaŭĉuka ĉapeto por suĉbotelo)
    33-22 : termoskatolo
    33-23 : vindopantaloneto; vindokalsono
    33-24 : beboĉemizeto
    33-25 : kaŭropantaloneto; krablopantalono; bebopantalono
    33-26 : bebojako
    33-27 : ĉapeto
    33-28 : bebotaso
    33-29 : bebotelero; varmtena telero; termotelero
    33-30 : bantermometro
    33-31 : ruligebla korboliteto
    33-32 : litkovrilo; plumkovrilo; litgarnituro por korbolito
    33-33 : baldakeno
    33-34 : beboseĝo; faldebla beboseĝo
    33-35 : beboĉaro, kombinita beboĉaro
    33-36 : klapo de beboĉaro; (sun)protektilo; (vento)ŝirmilo
    33-37 : klapebla sidĉareto
    33-38 : piedsako
    33-39 : krablejo
    33-40 : planko de krablejo; fundo de krablejo
    33-41 : konstrublokoj
    33-42 : etinfano
    33-43 : sku-raslilo
    33-44 : beboŝuoj
    33-45 : urinujo (fam: pispoto)
    33-46 : beboportilo; bebujo
    33-47 : fenestreto de bebujo
    33-48 : ansoj de bebujo
    33-49 : aŭtosidilo; aŭtoseĝeto (fiksebla sur aŭtofotelo); aŭtoseĝo por beboj
    33-50 : ludurso; pluŝludilo; karesbesteto
    33-51 : suĉilo (fam: cicaĉo)

    Infanvartejo


    71-01 -46 : tagohejmo por infanoj (infanĝardeno, infanvartejo)
    71-01 : edukistino (infanĝardenistino)
    71-02 : antaŭlernejano; infanĝardenano
    71-03 : ludlaboro; laborludo
    71-04 : gluo; glutubo
    71-05 : akvofarbaĵo; akvarelo
    71-06 : akvofarbaro; akvarelfarbaro
    71-07 : peniko
    71-08 : akvoglaso
    71-09 : puzlo; ĵigo
    71-10 : puzlero; ĵigero
    71-11 : farbokrajonoj; kolorkrajonoj; paŝteloj
    71-12 : knedpasto; modlopasto
    71-13 : knedfiguroj; knedaĵoj
    71-14 : knedotablo; knedostablo
    71-15 : lerneja tabulkreto
    71-16 : skribotabulo
    71-17 : kalkulŝtonoj; nombroŝtonoj; abakobidoj
    71-18 : feltoskribilo
    71-19 : formkonstrua ludo
    71-20 : ludgrupo
    71-21 -32 : ludiloj
    71-21 : kuboludo
    71-22 : konstrupecoj por meĥanika konstruado
    71-23 : bildolibroj
    71-24 : bebopupo
    71-25 : pupoĉareto
    71-26 : baldakeno
    71-27 : ludbrikoj; ludbloketoj
    71-28 : ligna dometo
    71-29 : ligna trajneto
    71-30 : puposidĉareto
    71-31 : balancurso
    71-32 : vesteblaj pupoj; vestadopupoj
    71-33 : infanĝardenano
    71-34 : vestejo
    71-35 -41 : ripozangulo; ripozejo
    71-35 : hamako
    71-36 : matraca kuŝejo
    71-37 : premkareskuseno; ludkuseno
    71-38 : pluŝohundo; karesobesto; konsolbesteto
    71-39 : maskoj
    71-40 : pluŝurso
    71-41 : komodo
    71-42 -46 : movoangulo; libermovejo; gimnastika angulo
    71-42 : grimpoŝnuro
    71-43 : rulbreto
    71-44 : gimnastikpilko
    71-45 : gimnastiktapiŝo
    71-46 : spaliero; rungomuro

    Iel rilatitaj:

    brustx infanx ĝardenx