por

*por

  • I- Prep. (uzebla ankaŭ kun infinitivo), esprimanta ĝenerale la celon kaj pli precize montranta:
    1. tion, kies efektiviĝo aŭ akiro estas celata: por kia celo? (Z); bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado (Z); la preparoj por la venonta kongreso; ni diru tion por lia laŭdo; fari ion por ies honoro; vojaĝi por plezuro; permeso por elveturo; ni devas klarigi al ni, por kio ni kunvenas (Z); dudek jaroj da laborado por E-ismo (Z); labori por komuna utilo; li riskas por la duba rezultato kuraĝe sian vivon (Z); por kio vi venis al mi? (Z); etendi la manon por almozo;
    1. tion, al kio estas destinita aŭ adaptita io aŭ iu: glaso, kiun oni uzas por vino (Z); ilo el oro taŭgas por ĉiu laboro (Z); tio estas ĉambro por la gastoj; kampo por la eksperimentoj de aviadiloj; miaj sagoj, tro malmulte pezaj por tia vento, ne trafis la celon (Z); ĉu vi opinias min kapabla por tiu malnobla ago? (Z); kuracisto por virinoj; vestoj por infanoj; ne estis akvo por la popolo por trinki (X).

    RIM. 1 En tiuj du sencoj, se la semantikaj subjektoj de la du agoj estas identaj, oni plejofte uzas inf-on anst. subst-on post 'por': por hundon dronigi, oni nomas ĝin rabia (Z); preni plumon por skribi; li estis invitita por kanti; ili havis nenion por manĝi (Z) havi multon por fari; ne estas ankoraŭ la horo por foriri; estas tempo por ĝemi kaj tempo por danci (X); unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon (Z); nek por baki, nek por haki (Z); li estas tro fiera por obei ( [VIDU] tro).
    RIM. 2 Post la predikatoj esprimantaj movon, oni povas ne uzi 'por': kiu rabi eliras, ofte nuda revenas (Z); iru serĉi la azeninojn (Z) ŝi tuj kuris bati ŝin (Z); ili veturis trarigardi la landon (Z); ili venos vin viziti. Same, se la du subjektoj ne estas identaj: oni vokas la bovon ne festeni, sed treni (Z); doni al iu manĝi kaj trinki (Z); mi sendos venigi kuraciston (Z).
    RIM. 3 Tamen, oni uzas esceptokaze 'por' ĉe neidenteco de subjektoj en la esprimoj: por tiel diri, por ne paroli pri tio ks.
    1. la objekton de interŝanĝo: pagi cent frankojn por sia palto; tiu drapo kostas po dek markoj por metro; por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn (Z); por du monatoj mi ŝuldas 30 frankojn (de luprezo); abonpago, tio estas pago por la abono (Z); (f) pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj (Z); tiuj ĉi tagoj rekompencas lin por la malfacila pasintaĵo (Z); por nenio oni faras nenion (Z).

    RIM. 4 Tie ĉi oni devas klasi la Z-an uzadon de 'por' post 'danki': mi dankas vin tre kore por via promeso dissendi [...] (Z) (
    pro).
    1. la aĉet- aŭ vendo-prezon: aĉeti teon por unu franko (Z); por tiu prezo la vesto ne estas kara; ĉu vi povas lasi la ĉambron por unu spesmilo?; tiu folieto povas esti ricevita por kelke da centimoj (Z); vi kalkule enskribis lignon por dudek mil rubloj dum en efektiveco vi ne donis eĉ por cent rubloj (Z); oni donacas por speso kaj laborigas spesmilo (Z); por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo (Z); por sia oro ĉiu estas sinjoro (Z).
      po.
    1. la predikaton (kiel, kvazaŭ): mi prenis vin por iu pli merita (Z); mi prenis la danĝeron por ŝerco (Z); oni povus preni tiun ĉambron por laborejo de artisto; vi akceptas por kontanta mono vortojn, kiuj ne enhavas indon (Z); ŝtono servis al ni por seĝo; mi donos al vi la landon por eterna posedaĵo (X).
    1. la personon je kies profito aŭ kontentigo oni agas: voĉdoni por iu, kolekti monon por mizeruloj; aĉeti kukojn por la infanoj; tiu libro estas por vi; kanti por si mem; la naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por ni (Z); ĉiuj por si, por ĉiuj Di' (Z); la fervoro por E.; la motivoj por la akcepto de tiu propono; kiu por ĉiuj laboras pri si mem ne memoras (Z); diskuti la por kaj la kontraŭ (Z);
    1. personon, kiun koncernas la ago (rilate al): tio estas por mi indiferenta; nia regimentestro estas por siaj soldatoj, kiel bona patro (Z); asigni difinitan salajron por iu (Z); tio estas granda perdo por ni; tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda (Z); la kongreso estis vera triumfo por E.; mia spiro fariĝis abomena por mia edzino (X); tri aferoj estas nekompreneblaj por mi (X).
      al 5, kontraŭ 6;
    1. la estontan tempodaŭron, dum kiu devas daŭri la ago: forvojaĝi por tri semajnoj; pruntedonu al mi vian libron por unu momento; ŝi sidiĝis en la dometo por iomete da tempo (X); tiu manĝaĵo estis provizo por la lando por la sep jaroj (X).

    RIM. 5 En tiu senco, oni ofte trovas 'por' antaŭ adverbo: foriri por ĉiam (Z); leĝo valoras poste, sed ne por antaŭe (Z); vi faris vian popolon Izrael via popolo por eterne (X); la sola, unu fojon ĉiam deviga por ĉiuj E-istoj, fundamento de la lingvo (Z).
  • por ke
    Subjunkcio, montranta la celon de ago: subtenante la krucon, por ke la virino povu trinki (Z); ili faris ĉion, kion ili povis, por ke ni elportu el la urbo la plej bonan rememoron (Z); ni devas esti tre singardaj por ke, anstataŭ akceli la aferon, ni ĝin ne pereigu por ĉiam (Z).
  • RIM. 6 'Por ke' principe sekvigas la u-modon, krom en maloftaj okazoj, kie ĝi montras ne la celadon, la intencon, sed nur la efektivan aŭ neintencitan rezulton: tiu ŝpruciĝo sufiĉas por tio, ke ili plu ne povas teni la okulojn nefermitaj (Z); la ideo estas tro altiranta por ke la homoj rifuziĝus je ĝi (Z); multe mankas, por ke li estus sukcesinta.
  • II- Pref. , kun la sencoj 1 kaj 8: porĉiama, portempa; porvivaĵo; ni trinkis unu kun la alia porfratiĝon.

    por

    PMEG: [por]

    Esprimoj

    Ĉi tiu tago restos por mi ĉiam memorinda.
    De tiam, ĉio far ĝis indiferenta por li.
    Doni virtan ekzemplon por iu.
    Havi pravan kaŭzon por maltrankviliĝi.
    Li donis al mi provizojn por la vojo.
    Li havas ĉiujn atutojn por sukcesi.
    Li ne havas senson por humuro.
    Memorkapablo estas necesa por bona lernanto.
    Multe da bruo por nenio.
    Ne havi kaŭzon por koleri.
    Rako por bicikloj.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    por,por ke,porEsperanta,portempa,porvivaĵo,porĉiama

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto


    al,
    celo,
    destino,
    kontraŭ,
    po,
    profite al,

    Ankaŭ vidu:

    prepozicio, subjunkcio, prefikso

    Iel rilatitaj:

    al celx destinx ke konsentx kontraŭ po prefiksx prepozicix pro profitx subjunkcix