protesti

protest/i (1)

  1. (ntr) Fari formalan deklaron kontraŭ io, kion oni opinias nejusta aŭ nevera: li protestis kontraŭ mia decido; iri al la magistrato kaj protesti, ke la kanajlo tiel profanas mian nomon (Z); protesti kontraŭ arbitra agado de la estraro (B); tiuj, kiuj eble protestis kontraŭ la enkondukado de arta alfabeto (Z); (f) kontraŭ tio ĉi protestus la vivo mem; kontraŭ tiu formo protestas mia lingva sento (Z).
    diskuti, kontesti.
  1. [FINANCO] (tr) Laŭleĝe konstati la nepagitecon de kambio: protesti traton.
  • protesto
    1. Ago aŭ vortoj de tiu, kiu protestas: kontraŭ neesto ne helpas protesto (Z); preteratenti la protestojn de la aŭdantaro; la penado elvoki publikajn protestojn de diversaj personoj kontraŭ la uzurpatora agado de s-ro C. (Z).
    1. [FINANCO] Laŭleĝa konstato de nepagiteco de kambio.
  • protestanto
    Tiu, kiu protestas.
  • Protestanto (Z)
    [KRISTANISMO] Kristano, apartenanta al unu el la eklezioj aŭ komunumoj, originintaj el la Reformacio.
  • Protestanta
    Rilata al Protestantoj: Protestanta preĝejo.
    evangelia.
  • Protestantismo
    Tuto de la doktrinoj, eklezioj kaj komunumoj, kiuj starigis ekde la 16a je kontraŭ la romkatolikismo.
    Kalvinano, Luterano. [VIDU] amiŝo, anglikanismo, baptisto, menonito, metodismo, remonstranto, valdano.

    protesti

    REVO: [protesti]
    Abunde venis la protestoj.indignokrio, protestkrio.konfesio katolika, ortodoksa, protestanta.
    arbitra.kontesti.opinio.postulon.protestantismo.rezignacio.tolerado.
    dubi. konfesio. kristanismo. kristo. kritiki. oponi. plendi. politiko. religio.

    Iel rilatitaj:

    Adventx apelacix dubx konfesix konsentx kristanismx kristx kritikx oponx plendx politikx preĝx religix