kvereli

kverel/i (ntr) (4)

Kolere kaj brue disputi: se du viroj kverelas inter si (X) [...] ; se homoj kverelos kaj unu batos la alian per ŝtono (X) [...] ; kvereli kun, kontraŭ iu (Z); ekkvereli kun iu (Z).
  • kverelo
    Akra disputo: jen vi fastas pro kverelo kaj malpaco (X); senmotiva kverelo; hejmaj kvereloj; pacigi kverelon.
  • kverelema
    Inklina al kvereloj, kutime ekkverelanta.

    kvereli


    Iel rilatitaj:

    atakx konsentx