ne

*ne


I- Partikulo, esprimanta, ke oni malakceptas, rifuzas, rigardas kontraŭa al la realaĵo la ideon, pri kiu estas parolate: vi estimas vin mem, sed aliaj vin ne estimas (Z); mi ne amas obstinajn homojn (Z); la ĉapisto ne venos, ĉar li estas malsana (Z); li ne esperu pardonon (Z); esti aŭ ne esti, jen la demando (Z); foriri, ne manĝinte; voli aŭ ne voli neniu malpermesas (Z); li povis ne vidi, ke ĝi vekis kompaton (Z); oni ne povis ne fari tiun ĉi provon (Z); transiri tiun monton oni certe ne povis sen forta ŝvito (Z).
RIM. 1 'ne' staras senpere antaŭ la vorto, kiun trafas la negacio: ne ĉio brilanta estas diamanto (Z); tio estis ne mia kulpo (Z); ne vi tion ĉi faris (Z); tion ĉi vi ne faris; respondo venis ne tuj (Z); ne mia estas la ĉevalo (Z); se li ne volas kanti, li povas ne kanti (Z); li havas dentojn ne por parado (Z); vi tute ne bezonas fari al vi tiun klopodon (Z); tamen la instinkto de memkonservo ne tute ŝin forlasis (Z). Sed ĉe 'devi' Z. metas la negacion antaŭ tiu verbo: blindulo kartojn ludi ne devas (estas lia devo ne ludi).
  • II- Morfemo, rolanta kiel frazo, per kiu oni rifuzas, malkonsentas, asertas malvera la demandan frazon: sinjoro, ĉu vi min konas?-Kiom mi scias, ne! (Z); ĉu estas nenia risko?-ne, ne! (Z); mi vin petegas per mia tuta koro! ne, ne, ne! (Z); ĉu vi venos?-Tute ne! (Z). [VIDU] nen.
    RIM. 2 Respondante al nea demando, kies neadon oni volas konfirmi, iuj uzas 'ne', dum aliaj uzas 'jes': li diris: ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: ne, mia Sinjoro. Tiam li diris: Tio estas du oleitoj (X). Male: ĉu ŝi ne edziniĝis? demandis Marta.-Jes, iele tio fariĝis, ke ŝi ne edziniĝis (Z). Same, responde al nea demando, kies malpravon oni volas aserti, la unuaj uzas 'jes' (aŭ 'jes ja'), la aliaj 'ne': kiel! Mia edzino ne estas mia edzino?-Jes, nia bofilo, ŝi estas via edzino (Z). Male: la Poloj sekve ĝin eĉ ne defendos?-Ho ne, ili kolektis jam soldatojn! (Z). Por eviti miskomprenon almenaŭ en la konversacio, estas konsilinde ripeti la pridemanditan verbon: ĉu li ne venos?-Li venos (aŭ) Li ne venos.
  • III- Kombinebla morfemo kun la sama signifo:
  • *nea
    1. Rifuza, malkonsenta: ĉu li donis al vi jesan respondon aŭ nean? (Z); nea gesto.
    1. [LINGVOSCIENCO] Montranta, ke oni devas kompreni la malon de la sekvanta vorto: nea pronomo, adverbo; neaj vortoj (Z).
      negativa.
  • nee
    Esprimante malkonsenton: ŝi nee skuis la kapon (Z).
  • *nei
    1. (ntr) Diri ne, respondi ne.
    1. (tr) Aserti la malverecon, la malefektivecon de io: diron oni neas, skribo ne pereas (Z); vi laŭte neas la aferon (Z); ili neis la ekzistadon de arta lingvo (Z); ne neas li, ke estas li freneza (Z); se mi trovus lin kuŝanta kun mia edzino, li devus nur nei, kaj tio lin jam senkulpigus? (Z). SIN. negi.
  • neado
    Ago, vortoj de iu, kiu neas: via obstina neado min ne konvinkas.
    negacio.
  • neadebla
    Tia, ke oni povas ĝin nei: via kunkulpeco estas ne pruvita, do neadebla; sed tio ĉi ne estas ja neadebla!
  • neigebla (Z)
    Neadebla.
  • fornei (tr)
    Malkonfesi kiel sian: tiu ĉi ŝtono estu atestanto, por ke vi ne forneu vian Dion (X).
  • kapnei (ntr)
    Fari per la kapo nean geston; skui la kapon.
    kapjesi.
  • IV- Pref. samsignifa, uzata por adj-oj kaj adv-oj: neaktiva, nebela, neforta, neĝentila (Z), nekredebla (Z), nelerta (Z), nematura (Z), nesana (Z), neutila (Z); neferaj metaloj; nelonge (Z), nekredeble (Z) ktp, kaj substantivoj: nejudo, neesperantisto; viaj filoj forlasis Min kaj ĵuris per ne-dioj (Z); nebatalanto ktp. [VIDU] nefunkcio.
  • nen
    Eksperimenta akuz-a formo de ne II: li havis la kuraĝon voĉdoni nen publike; ne diru nen, vi ploris! (W).

    ne

    PMEG: [respondvortoj]

    Esprimoj


    Kelkaj kunmetaĵoj

    ne,ne jam,ne koni,ne manki,ne nur..., sed ankaŭ...,ne timi,ne tiom... kiom...,ne ĝeni sin,ne(-)nobelo,nea,neadebla,neado,neaerobia,neafrodizio,neaga,neagema,neagrabla,neakordigebla,neakordo,neantaŭvidebla,neatakebla,neatendita,neaŭdita,nebindita,nebona,nebridebla,nebrula,nebruligebla,necedebla,necerta,necerteca principo,necirkumcidito,nedankema,nedaŭra,nedeca,nedecidebla,nedecidema,nedeklinaciebla,nedependa,nedeterminebla,nedeterminisma,nedetruebla,nedeviga,nedifina,nedifinebla,nedirebla,nedirektebla,nediskutebla,nedismaŝiĝa,nedisputebla,nedivenebla,nedividita,nedubebla,nee,neebla,neeblaĵo,neeble,neebleco,neebligi,needukebla,needukita,neegala,neegalaĵo,neegaleco,neeksigebla,neelektebla,neelpetebla,neelportebla,neeltenebla,neelĉerpebla,neeminentulo,neerarema,neeraripova,neesplorebla,neesprimebla,neestingebla,neesto,neevitebla,nefaka,nefalsebla,nefarebla,nefera,nefermentinta,nefermita,nefidinda,nefinia,nefinio,nefinita,nefleksebla,neforgesebla,neforgesumino,neforigebla,neforlasebla,neforta,nefumanto,negacio,negastama,negativa,negativaĵo,negativismo,negativisto,negativo,negi,negladenda,neglata,neglektado,neglektema,negranda,nehaltigebla,neharmoneco,neharmonia,nehav(ad)o,nehavebla,nehavi,nehebreo,nehoma,nehonesta,nei,neigebla,neignorebla,neimitebla,neindukta,neinhibebla,neinstruita,neinteligenta,neintensa,neinteresa,neinversigebla,neirebla,neizotropa,nekalkulebla,nekapabla,nekaptebla,nekaŝebla,neklara,neklaraĵo,neklareco,neklarigebla,nekohera,nekomparebla,nekompareble,nekompetenta,nekompleta,nekompren(ad)o,nekomprenebla,nekomuna,nekonado,nekonata,nekonato,nekonebla,nekonforma,nekonformeco,nekonformismo,nekonfuzebla,nekonkerebla,nekonkurebla,nekonscia,nekonscio,nekonsekvenc(ec)o,nekonsekvenca,nekonsolebla,nekonstanta,nekonsternebla,nekonsumebla,nekontenta,nekonvena,nekonvinkebla,nekorektita,nekovrita ĉeko,nekredado,nekredant(in)o,nekredebla,nekredinda,nekristala,nekunigebla,nekunmezureblaj,nekuracebla,nekuraĝa,nekutima,nekvietigebla,nelacigebla,nelegebla,nelegeble,nelegoscia,neleĝa,nelogika,nelonga,nelonge,neluksa,nemalhavebla,nemaltrafebla,nemateria,nemateriiĝo,nematura,nememorebla,nemetalo,nemetiisto,nemezurebla,nemovebla,nemoveblaĵo,nen,nenecesa,nenocismo,nenocivo,nenombrebla,nenomebla,nenorma,nenormala,nenuligebla,neobeebla,neobeema,neoficiala kurzo,nepagitaĵo,nepago,nepakite,nepara,neparhufuloj,nepekiva,nepenetrebla,nepensebla,neperfekta,neperforto,neperioda,nepesebla,nepetegebla,nepeto,neplenaĝa,neplenaĝeco,nepopulara,nepostulema,nepraktika,nepriskribebla,neprofitema,neprudenta,nepubera,neputrema,neracia,nerajta,nerapide,nereala,nerefutebla,neregebla,neregula,nereguleco,nerekonebla,nerekta,nereligia,neresanigebla,nerespekto,neretenebla,nerevenebla,nerevenigebla,nerevokebla,nerezistebla,nerimarkate,nerimarkeble,nerimarkite,neriparebla,neriproĉebla,neriĉa,nerompebla,nerompiĝema,nesalubra,nesatigebla,nesaveble,nesciado,neseksa,neseksa kromosomo,neseksa sporo,nesensiva,nesentebla,nesentema,nesimetria,nesingarda,neskribuzita,neskuebla,nesolventa,nesolventeco,nesondebla,nesorbema,nesperta,nespirebla,nestabila,nesufiĉa,nesuperebla,nesuspektebla,netaŭga,netera,netimigebla,netolerateco,netolerebla,netolerema,netonala,netralasa,netransigebla,netransira,netransitiva,netrudiĝema,netuŝebla,netuŝita,neutila,neutiligebla,neuzebla,nevaria,nevarma,nevelkema,nevendebla,nevenkebla,neveno,nevidate,nevidebla,neviolenta,nevokite,nevokoido,nevola,nevolonte,nevundebla,neĉefa,neĉifebla,neĝenata,neĝentila,neŝancelebla,neŝanĝebla,neŝirmita

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    jes, kontraŭi, male, malakcepti, malkonfesi (fornei), malkonsenti, malvero, negacio, negativa, nen, oponi, rifuzi

    Ankaŭ vidu:

    morfemo

    Iel rilatitaj:

    Bulex akceptx forlasx jes konfesx konsentx kontraŭ mal morfemx negacix negativx oponx rifuzx