* (tr)

  1. Pri zorgi la aferojn de persono aŭ de organizaĵo, ekzemple pri financoj k havaĵoj: administri societon, privatan lernejon, bankon; li administradis la malgrandan terposedaĵon (Z); mi ne estis tro maljusta administranto de la havo konfidita al mi (Z); la administranto de la domo akceptis ŝin (Z); la administrantaro de la sinagogo (Z); [juro] kuratoro administras la posedaĵojn de orfo. [VIDU] direkti, estri, gvidi, regi.
  1. Plenumi administracion 3.

  • administristaro
    Aro de la administrantoj de entrepreno, precipe komerca aŭ industria.
  • administr (ad)o
    Agado de tiu, kiu administras: observi la regulojn de bona administrado.
  • administra
    Rilata al administrado: la administra konsilantaro de eldonejo, de ŝipkompanio.
  • administrejo
    1. Loko, kie la koncernatoj plenumas administradon.
    1. Tiuj administrantoj mem, kiel tuto.

  • Iel rilatitaj:

    -estr administracix administratorx ambasadorx bienx departementx direktorx direktx entreprenx financx gvidx industrix kolonix komercx komisarx komunumx konsilix kuratorx ministrx organizx regulx regx teatrx zorgx