debeto

debet/o (3)

Tuto de ĉiuj sumoj ŝuldataj de iu al komercisto: via debeto atingas ĝis 1 700 dolaroj.
  • debeti (tr)
    Enskribi en konton la ŝuldojn de iu: kiam A liveras al B ion sen tuja pago, A debetas la konton de B, ĉar la ŝuldo de B signifas por A (estontan) bonhavon, k la bonhavoj estas metataj debete en konton; alidire oni debetas la klienton per ĉio, kion li ricevas, k oni kreditas lin per ĉio, kion li pagas.
    krediti.

    Iel rilatitaj:

    buĝetx komercx ŝuldx