dateno

daten/o

[ KOMPUTIKO] Komputile traktebla informo: enigi, eligi, teni, transsendi, legi, skribi, registri datenojn; ciferecaj datenoj. SIN. datumo 2. [VIDU] datenbanko, datenportilo, datenprogramo, datenspeco, datenstrukturo.
  • datenaro
    Organizita kolekto de datenoj.
    dosiero.
  • dateningo
    Parto de komputila ĉeforgano, pli rapide alirebla ol la ĉefmemoro, kiu tenas datenon; dum ĝi estas prilaborata.
    akumulejo, memorilo.
  • datenopo
    1. Grupo de datenoj, ofte diversaspecaj, konservata kiel tuto.
      kampo, konigilo.
    1. Datenspeco en kelkaj programlingvoj konsistanta el difinita aro da nomitaj kampoj.


    Iel rilatitaj:

    KOMPUTIKO datumx informx kampx kolektx