devii

devi/i (ntr) (Z)

  1. Delokiĝi de la normala pozicio aŭ direkto: kompasmontrilo devias sub influo de magneto; deviinta vertebro.
  1. (f) Dekliniĝi de la regula konduto: ŝi deviis de la virta vojo (B).
    deturniĝi, devojiĝi, flankeniĝi.
  • devio
    1. Nenormala delokiĝo: stomaka, spina devio; devio disde politika linio, disde socia normo.
    1. [ŜIPOJ] [AVIADO] Diferenco inter la direkto de la magneta poluso k la direkto montrata de magneta kompaso, influata de la ŝipa aŭ aviadila fermaso.
    1. [ARMEOJ] Grado de mistrafo de pafaĵo.
      ekarto.
    1. Diferenco en iu loko inter la direkto de la vento, teorie deduktebla el la aerprema distribuo, k la vera direkto de la vento, influata de la forto de la Tera rotacio.
    1. [STATISTIKO] La diferenco inter valoro k ia mezvaloro.
    1. [TELEKOMUNIKOJ] (pp ondo) Deflankiĝo for de la centra frekvenco dum frekvenca aŭ faza modulado.
  • kvarila devio
    [STATISTIKO] (pp aro da nombroj) Duono de la diferenco inter la tria k la unua kvariloj.
  • meza devio
    (pp aro da nombroj) La aritmetika mezvaloro de la absoluta valoro de la devioj, kutime kalkulita el la aritmetika mezvaloro aŭ la duilo.
  • norma devio
    [STATISTIKO] (pp aro da nombroj aŭ stokasta variablo) La nenegativa kvadrata radiko de la varianco.
  • deviigi
    Fari, ke io deviu: ŝtoneto deviigis la radon.

    devii


    Iel rilatitaj:

    aberacix cifoskoliozx cifozx flankx stratx