ja

*ja

Partikulo, uzata por akcenti, emfazi la realecon de ideo entenata en frazo aŭ en vorto: tio ne estas ja peko, ne povas esti peko! (Z); nu, vi ja estas virinoj! (Z); sed ni ja scias, ke da lingvoj ekzistas tre multe (Z); :sed tie la vivo estos ja tute alia (Z); sed mi ja mem venis al tiuj ideoj (Z); de la tago restas ja ankoraŭ multe (X); mi kaj Marta ni konas ja nin de la infaneco (Z); se vi ne havos per kio pagi, oni ja prenos vian litaĵon de sub vi (X).
  • RIM. Nur por aparta forta efekto Z. metis 'ja' en la komenco de frazo: ja se vi agos bone vi estos forta! (X); ja la ĉielo ne povas vin ampleksi! (X).
    sendube, efektive. [VIDU] jes.

    ja

    PMEG: [ja]




    Iel rilatitaj:

    certx dubx efektivx jes