garantii

*garanti/i

  1. (por, pri) Preni sur sin la respondecon de alia persono pri io aŭ iu: prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo (X); homo malsaĝa garantias por sia proksimulo (X); sendu la knabon kun mi, mi garantios por li (X); garantii por arestito (B); (analoge) ne estu inter tiuj, kiuj garantias por ŝuldoj (X); garantii pri prunto (B), pri la pagado de mendo, pri la kvalito de varoj, pri la ĝusteco de informo; (f) mi tute ne garantias por tio, kia ŝi fariĝos en la estonteco (Z); la nomo de la aŭtoro garantias pri la valoro de la verko; (abs) kiu garantias, trankvilon ne scias (Z).
    kaŭcii.
  1. (ke) Aserti sub sia respondeco, ke io certe okazos: la netuŝebleco de la Fundamento garantios al ni, ke tiu perfektiĝado fariĝados (Z); garantii al la akcianoj, ke ilia mono estos bone administrata (Z); nenio garantias, ke ĝi subite ne estos forĵetita (Z); mi donos klarigon, ne garantiante, ke mia klarigo taŭgos por ĉiuj okazoj (Z).
  1. (tr) Certigi al iu la posedon de io: la firmo garantias al li la minimumon de
  1. 000 fr. (Z); ĝi povas en ĉiu tempo ĉesi garantii al mi la sumon (Z); (f) la sukceson garantias al ni lia konata energio (Z); kiam tiuj registaroj garantios al E. tute certan vivon (Z); tiu metodo garantias al ĉiu lernanto rapidajn progresojn.
    asekuri.
  1. (tr) Gardi de ia maloportunaĵo: edziĝo najbara garantias de eraro (Z); kontraŭ la militservo li estas garantiita (Z); prezenti sufiĉan forton, por garantii la estontecon de nia afero (Z); hereda lingvo havas vivon multege pli garantiitan, ol [...] (Z).
  • garantio
    1. Promeso kaj respondeco de iu, kiu garantias: vendi varon kun, sen garantio; kiu donis garantion, tiu pagu la ŝuldon (Z); disputu pri ĉio, sed sen garantio (Z); kian garantion havos ni, ke la ĉiujaraj pagoj estos konstantaj? (Z); se vi povas doni al mi plenan garantion, ke la franca registaro akceptos [...] (Z); starigi (ion) sub la garantio de siaj registaroj (Z) [VIDU] garantidoni, garantipruntisto.
    1. Nepra certigo: konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso (Z); nun ni havas la garantion de bona estonteco (Z).
    1. Rimedo, kiu gardas kontraŭ maloportunaĵo: la konstituciaj garantioj (pri la rajtoj de nacio); la individuaj garantioj (pri la sekureco de ĉiu civitano).
  • garantia
    Rilata al garantio: garantia fonduso.
  • garantie
    Kontraŭ garantiaĵo: garantie liberigu vian sklavon (X).
  • garantiado
    Ago de iu, kiu daŭre garantias: H. havos la rajton ĉesigi la garantiadon, avertinte min 2 jarojn antaŭe (Z).
  • *garantiaĵo
    Objekto aŭ monsumo, asignita por konfirmi la akceptitan respondecon, kaj akirota de la kontraŭulo en okazo de neplenumo de la promeso: oni prenos kiel garantiaĵon la bovon de la vidvino (X); meti, preni (Z) kiel garantiaĵon; redoni garantiaĵon (Z); ne prenu garantiaĵe veston de vidvino (X); ni pruntas monon, donante garantiaĵe niajn kampojn (X).
    hipoteko.
  • garantianto
    Tiu, kiu garantias.
  • *garantiulo
    Persono transdonita al iu, por garantii per sia vivo la plenumon de kontrakto ks. SIN. ostaĝo: preni garantiulojn (X); ekzekuti garantiulojn.

    garantix


    Iel rilatitaj:

    atestx avalx aŭtentikx certx delkrederx donx