diamanto

*diamant/o

[GEOLOGIO] Mineralo el pura karbono, kristaliĝinta laŭ la kuba sistemo, ege dura, tre brila, travidebla, sen- aŭ divers-kolora, uzata kiel juvelŝtono: la kolon de la botelo oni distranĉis per diamanto (Z); ne ĉio brilanta estas diamanto (Z); perloj k diamantoj (Z).
brilianto, gemo, grafito.
  • diamanta
    1. El diamanto.
    1. Brila, kiel diamanto: diamantaj rosaj gutoj.
  • diamanti (tr)
    Ornami per diamantoj, aŭ diamantobrilaj eroj: diamantita herbejo.
  • diamantisto
    Tajlisto aŭ vendisto de diamantoj.

    diamanto


    Iel rilatitaj:

    briliantx brilx rozx vitrx