sprita

*sprit/a

  1. (iu) Posedanta mensan viglecon, kiu ebligas rapide trovi kaj originale esprimi neatenditan rilaton inter malsamaj objektoj aŭ malsamaj vortoj: Voltero estis unu el la plej spritaj konversaciantoj en sia tempo.
  1. (io) Montranta tian mensan viglecon: sprita vorto tentas, nenion atentas (Z); li rakontis ĉasistajn anekdotojn, unu pli sprita ol alia (B); sprita vizaĝo (B).
  1. (iu) Posedanta mensan viglecon, kiu ebligas elpensi kaj kombini novajn neatenditajn lertajn kaj taŭgajn aranĝojn: li estas sprita organizanto (B); (f, analoge) sprita kombinaĵo, manovro.
    inĝenia, inventema, elturniĝema.
  • sprito
    Mensa kapablo de iu sprita: via sprito pipra kaj vinagra (K); plej bona sprito estas silento (Z); malsato donas spriton (Z); multe da sprito, sed neniom da profito (Z); por glate mensogi, oni spriton bezonas (Z).
  • spritaĵo
    Io sprite dirita aŭ farita: laŭte ridante pri sia propra spritaĵo (Z); tiaj spritaĵoj neniun ridigas; sensalaj spritaĵoj.
  • spriti (ntr)
    Montri sin sprita: vero ne bezonas mediti nek spriti (Z); pri ili ĉiu malplenkapulo povas spritadi en la gazetoj (Z).
  • spritulo
    Homo kutime sprita: kun tri glasoj da vino ni fariĝas spritulo laŭ la opinio de la aliaj spritaĵistoj (Z); kortega spritulo.
  • malsprita
    Mense malvigla kaj inerta.
    idioto, stulta, ŝtipo.
  • sensprita
    Havanta nenian spriton: virino malsaĝa, bruema, sensprita kaj nenion scianta (X); sensprita ŝerco.

    spritx


    Iel rilatitaj:

    Bokaĉx beotx brilx bufonx eventx genix kanzonx