kolizii

kolizi/i (ntr) (4)

  1. Renkontiĝi kaj fortege tuŝegi sin reciproke: la eksprestrajno koliziis kun vartrajno; la akvoj kolizias kontraŭ la ŝtonoj, kiuj baras ilian fluadon.
    karamboli.
  1. (f pp cirkonstancoj aŭ sentoj) Neakordiĝi, kontraŭi, konflikti: tia entrepreno kolizius kun la leĝo; la honoro koliziis en li kun la timo (B).
  • kolizio
    1. Fortega kunpuŝiĝo de du moviĝantaj objektoj: kolizio de aŭtoj, ŝipoj, aviadiloj, trajnaj. [VIDU] kolizifuĝinto, kolizimato.
    1. (f) Renkonto de kontraŭaj cirkonstancoj, elementoj ktp: kolizio de interesoj, de sentoj; la formoj venas en kolizion unu kun alia (Z); la eterna kaj freneziga kolizio de vortoj kaj formoj (Z) (en projektata L.I.); landoj, en kiuj kolizioj de gentoj estas renkontataj sur ĉiu paŝo (Z).

    kolizii


    Iel rilatitaj:

    atakx aŭtomobilx