afekcio


 (tr)

  1. [filozofio] Estigi ŝanĝon en la animstato de ekzistaĵo: objektojn ni konas nur per tio, ke ili afekcias nian konscion.
  1. [psikologio] Forte tuŝi la sentojn. SIN. emocii.
  1. [medicino] Malsane aliigi la fizikan staton: iaj venenoj afekcias aparte tiun aŭ alian organon; maraero afekcias la nervozulojn.
    ataki, trafi.

  • afekcia
    Ekscitanta nian sentokapablon; rigardata nur el la vidpunkto de la agrablo aŭ malagrablo: la afekcia valoro de la vortoj estas pli grava en poezio aŭ en reklamado, ol ilia intelekta signifo. [VIDU] elvokiva
  • afekcio
    1. ŝanĝiĝo en ies stato: laŭ Spinozo, ĉiuj fenomenoj estas afekcioj de la substanco; sensa afekcio.
    1. [psikologio] Subita ŝanĝiĝo en la psika ekvilibro; pli-malpli forta sentoskuo: kolero, miro, envio ks estas afekcioj; estri siajn afekciojn.
    1. [medicino] Malsano.

  • filozofio] Estigi ŝanĝon en la animstato de ekzistaĵo. SIN. emocii. [SAMSENCA] ataki, trafi.

    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    animx antecedentx artrx atakx ekvilibrx elvokx emocix envix filozofx kolerx malsanx mirx psikx sentx trafx