insidi

*insid/i (tr)

Prepari sekrete ruzan rimedon, por trompi kaj malutili: li insidas, por kapti malriĉulon (X); insidi kontraŭ la virto de virino (B); ne insidu kontraŭ la domo de virtulo (X); neniu vidas, kio lin insidas (Z) (ne atendita malfeliĉo).
atenci, embuski, konspiri.
  • insida
    Enhavanta insidojn: insidaj karesoj, demandoj, rezonoj, atakoj; virino plena de insida kaj subtila ĉarmo; li sidas inside en kaŝita loko (X).
  • insido
    Ago de insidanto kaj rezulto de tiu ago: malvirtuloj, kiuj faras insidojn, starigas pereigajn kaptilojn (X); ili faras insidon kontraŭ li (X); la demandoj de la enketisto estis plenaj de insidoj; insido pri sango (X).
    artifiko, reto, kapulo.
  • insidema
    Inklina insidi: insidema fiadvokato; procesema kaj insidema individuo.
    cikanema.
  • mortinsidi
    Insidi, por iun mortigi.
  • RIM. 'Embuski' havas esence la signifon de milita aŭ perarmila atako, celanta la malliberigon aŭ la mortigon de iu. 'Insidi' koncernas precipe neperfortajn atakojn kontraŭ ies honoro, feliĉo, riĉeco ks. 'Artifiko' diferencas de 'insido' per tio, ke ĝi difinas nur malgravajn, detalajn trompaĵojn, ekz. falsan pesadon, mensogon ks; cetere oni aranĝas 'artifikon' pli por sia propra profito ol por aliula malprofito, dum per 'insido' oni celas ĉiam kaj antaŭ ĉio la malutilon de aliulo.

    insidi

    Esprimoj:



    Kelkaj kunmetaĵoj:



    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:



    Rilatitaj vortoj:



    Iel rilatitaj:

    artifikx atakx atencx