atenci

  • Provi mortigi iun, kiun oni devus respekti: atenci reĝon, prezidenton; atenci kontraŭ la reĝo (Z).
    ataki, embuski, insidi, krimi.
  • Provi detrui aŭ difekti ion, garantiitan de la leĝoj: atenci ies vivon; jen mia filo atencas mian animon (Z); atenci la liberecon de la civitanoj; atenci la rajtojn de advokato, la honoron de virgulino; (f) atenci la lingvon (grave malobei ĝiajn leĝojn).
  • atenco
    Ago de tiu, kiu atencas: la 20an de julio 1944 fiaskis atenco kontraŭ Hitlero (M).
  • atenca
    Prezentanta atencon: atenca provo; estas eĉ ne unu progreso de la penso, kiu ne ŝajnis komence atenca, malpia.
  • majestatenco
    Atenco kontraŭ la suverena majesto.
  • seksatenco
    [juro] Leĝe punata provo havi seksajn rilatojn kun iu persono kontraŭ ties volo.
    seksx,

    Iel rilatitaj:

    adultx atakx difektx embuskx insidx krimx seksx