konkuri

*konkur/i (ntr)

Peni superi alian, kiu havas la saman difinitan celon: konkuri kun iu pri vakanta ofico; konkuri kontraŭ iu, por akiri la favoron de la princo; konkurantaj interesoj (Z); (f) nenio povis konkuri kun la fleksiĝemo de iliaj movoj (Z).
  • konkura
    1. Tia, ke pri ĝi oni konkuras: nur viva konkura laboro povas doni vivipovan lingvon internacian.
    1. Konkurenca: per konkura marĉando la prezo falis (Z).
  • konkure
    Vete, kvazaŭ konkurantoj: ni, buboj, konkure penadis transsalti ĝin (Z); ĉiuj konkure rapidas al la pordo (Z).
  • konkur (ad)o
    1. Ago de tiuj, kiuj konkuras: konkuro pri profito, al feliĉo, en armiĝado; mi volis montri, ke mi ne malaprobas la konkuradon de la Jarlibro kun mia Adresaro (Z); (tiu komitato) neniam komencos konkuradon kontraŭ la E-istaro (Z); ĉia laboro kaj ĉia lerteco en la faroj estas nur konkurado (ĵaluzo) de unu kontraŭ alia (X); (f) iu, kiu per sia eksteraĵo povus elteni la konkuron kun s-ro A. (Z).
    1. Konkurenco: tiu ĉi supermezura konkurado alkondukas la prezon de la laboro al terure malalta cifero (Z); la kaŭzo de la intergenta malamo ne estas ia konkurado ekonomia (Z).
  • konkuradi
    Daŭre konkuri: ĉiuj (rozoj) konkuradis inter si per sia bonodoro kaj koloroj (Z); tia (internacia lingvo) konkurados antaŭ ĉio kun la lingvo angla (Z); (f) la muziko pene konkuradis kun la dancado (Z).
  • konkuranto
    Persono, kiukonkuras kun alia (j): ĉiu publike aprobita de mi verko estos ja konkuranto al miaj propraj verkoj (Z); konkurantoj en la konkurso; vi estas mia konkuranto apud ŝi; (iu), en kies amo ŝi havis nenian konkurantinon (Z); ŝia konkurantino (t.e. la kromedzino) tre incitis ŝin (X).
  • konkuremo
    Emo konkuri kaj superi la alia (j)n.
  • nekonkurebla
    Tia, ke kun tiu oni ne povas konkuri: neebla eleganteco.
  • prezkonkuri
    Partopreni en prezkonkurado.
  • prezkonkurado
    Proceduro, per kiu entreprenistoj konkuras pri difinita laboro, servo aŭ liverado laŭ la principo, ke la ricevonto estas tiu, kiu proponas la plej malaltajn prezojn: meti en prezkonkuradon la konstruon de dombloko.
    adjudiki.

    konkurx


    Iel rilatitaj:

    alix atakx ludx