ekzerci

*ekzerc/i (tr)

Lertigi per ripetata praktikado: ekzerci soldatojn; sin ekzerci en parolado (Z); ekzerci sian orelon (Z), sian langon, muskolojn, fingrojn; ekzerci sian spiriton per la rezonado, sian memoron; vere ekzercita aktoro; niaj kongresoj estas ekzercanta k edukanta antaŭparolo (enkonduko) por la estonta historio de la homaro (Z); Abram elkondukis siajn ekzercitojn (X) (partizanojn); plenaĝuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitajn por distingi inter bono k malbono (N); la volo ne povis fari, ke la neekzercitaj organoj fleksiĝu (Z).
dresi, trejni, hardi.
RIM. Neĝuste estas uzi kiel objekton de 'ekzerci' la temon de la ekzercado: oni ne 'ekzercas sian piecon', sed 'ekzercas sin al pieco (N)'.
  • ekzerco
    Ago ekzerci sin aŭ aliajn, k rimedo (ekz. didaktika) uzata por tiu ago: ekzerco de legado (Z), de skribado; stenografiaj ekzercoj; ŝi antaŭ momento faradis gimnastikajn ekzercojn (Z).
  • ekzercado
    Serio da ekzercoj: ekzercado povas ŝanĝi eĉ la naturon mem (Z); korpa ekzercado malmulte utilas (N); tiam komenciĝos la granda aŭtuna ekzercado (Z).
  • *ekzercaro
    Kolekto da ekzercoj: la Fundamenta Ekzercaro (Z).
  • ekzercejo
    Loko, kie oni ekzercas sin gimnastike ks.
  • ekzerciĝi
    Sin ekzerci: ili denove diligente ekzerciĝis (Z); ili ekzerciĝis ĉiutage (Z); ekzerciĝi en E-a parolado (Z); oni devas multe ekzerciĝadi, antaŭ ol veni al perfekteco.
  • ekzerciteco
    Lerteco akirita per ekzerciĝado.
  • ekzercopeco
    Muzikpeco, destinita por ekzerciĝi.

    ekzercx


    Iel rilatitaj:

    povx