arogi

Malhumile postuli, pretendi pri nemeritita honoro aŭ privilegio: ni protestas kontraŭ la rajto, kiun ĵus arogis al si unu ĵurnalo (Z); profeto, kiu arogos diri en Mia nomo ion [...] (X); li eĉ arogos al si ŝanĝi la tempojn k leĝojn (X); knabo, kiu arogis ludi kun la bastonego de Jupitero (Z); vi arogas al vi esperi, ke vi kaptos viron per flatoj (Z); mi ne arogas al mi kredi [...] (Z).
uzurpi.
  • arogo
    Ago de iu, kiu arogas ion: lia arogo pri tiu rajto estas skandala.

    Iel rilatitaj:

    povx