nominala

nominal/a (3)

  1. Posedanta nur la nomon, sed ne la rajton aŭ efektivan povon: nominala ĉefo; nominala aŭtoritato (kiun oni ne obeas en la praktiko).
  1. Surskribita sur la koncerna dokumento sed tute aŭ parte neefektiva: nominala valoro de monero; kalkuli la ekstereŭropajn (poŝtmarkojn) por 4/5 de ilia nominala kosto (Z); nominala kurzo de papero; vendadi librojn laŭ la kosto nominala (Z) (ne enkalkulante la sendokostojn); membroj, kiuj ekzistas nominale sur la papero, sed nenion faras (Z).
    fikcia, formala, agio.
  • nominalismo
    [FILOZOFIO] Doktrino, laŭ kiu la ĝeneralaj ideoj estas nur nomoj, kaj ne posedas ian realan ekziston.
    realismo.
  • nominalisto
    Adepto de nominalismo.

    nominalx


    Iel rilatitaj:

    nomx