epiteto
epitet/o (1)
[LINGVOSCIENCO] Frazelemento, senpere determinanta subst-on, adj-on aŭ adv-on k esprimanta ties econ, nomon aŭ intensogradon; en 'blanka domo', 'soldato Flik', 'tre gaja', ' iom surda', la vortoj 'blanka, Flik, tre, iom' estas la epitetoj de la vortoj 'domo, soldato, gaja, surda': ne ekzistas tie eĉ unu epiteto, kiu karakterizus la buŝon de Heleno (Z); amaso da epitetoj, malbona laŭdo. ornama epiteto
Epiteto, difinanta konstantan karakteron de la objekto aŭ persono ('malmola ŝtalo', 'blua ĉielo'), kiel ofte ĉe Homero ('la bovinokula Atena').
apozicio, predikativo. nomepiteto
Adj. , kiu, kuniĝante kun komuna nomo, formas kun ĝi propran nomon, ekz. Monto Blanka, Maro Ruĝa ks.
RIM. En tiu okazo estas preferinde postmeti la adj-on.
epitetx
Iel rilatitaj:
adjektivx
depresorx
nomx