sinonimo

sinonim/o


[LINGVOSCIENCO] Vorto, esprimanta, en difinita lingvo, la saman ideon kiel iu alia vorto, jen ekzakte (ekz. la konkurencaj formoj 'gazono' kaj 'razeno', 'ĝeneva lago' kaj 'Lemano'), jen-plej ofte-kun diferencoj pro la uzado, la senconuancoj ks (ekz. ' kapdoloro' kaj 'cefalalgio', 'kalva' kaj 'senhara', 'emblemo' kaj 'simbolo' ktp). [VIDU] homonimo.
  • sinonima
    Prezentanta sinonimecon.
  • sinonimeco
    Rilato de du sinonimoj.
  • sinonimiko
    Scienco, celanta difini la senconuancojn inter la sinonimoj.

    Iel rilatitaj:

    antonimx nomx