Cezaro

Cezar/o

  1. Vira nomo, i.a. de la Roma regnestro k generalo Julio Cezaro.
  1. Imperiestra titolo: redonu al Cezaro la propraĵon de Cezaro k al Dio la propraĵon de Dio (N).
    caro.
  • cezara
    Rilata al Cezaro: cezara operacio ( [ MEDICINO] eltiro de la vivanta feto per incizo de la ventro k utero).
  • cezari (ntr)
    Regi kiel Cezaro: ĉu la granda urb' ankoraŭ staras, dum en ĝi neniu nun cezaras? (Z).
  • cezarismo
    Politika sistemo de diktatoreco, apogita sur la armeo.

    Iel rilatitaj:

    MEDICINO Romx carx diktatorx fetx imperix incizx nomx titolx uterx