ĵeti

*ĵet/i (tr)

  1. Rapide aŭ vivege formovi de si tra la aero: ĵeti al iu ŝtonon, pilkon, grenadon; ĵeti ŝnuron al dronanto, oston al hundo; ĵeti perlojn antaŭ la porkojn (Z), polvon en la okulon (Z), bastonon en la radon (Z); frenezulo, kiu ĵetas fajron, sagojn kaj morton (X); ĵeti leteron en la parperkorbon; mi ĵetis ĉirkaŭen spesojn kaj spesmilojn; la ŝipo ĵetis la ankron en la haveno (Z); la reto apenaŭ estis ĵetita en la akvon [...] (Z); oni tuj ĵetis lin sur ĉaron (Z); ĵeti iun en riveron, tra la fenestro (n); sur la baskon oni ĵetas loton; sed ĝia tuta decido estas de la Eternulo (X); li ĵetis monpaperujon sur la marmoran plataĵon (Z); (f) ĵeti la kulpon (Z), la respondecon (Z) sur iun; ĵeti kalumniojn (B), miskrediton sur iun.
  1. Rapide aŭ senzorge surmeti: ĵeti nigran tukon sur sian kapon, ŝalon sur ies ŝultrojn; ĵeti vualon sur ŝian nudecon.
  1. Rapide aŭ vive direkti korpoparton al iu flanko: ĵeti la brakojn antaŭen; kun la kapo ĵetita posten (B); ĵeti la okulojn sur ion (Z), la manon sur monerojn; (f) ĵeti la rigardon ĉirkaŭen (Z); ĵeti flugan rigardon sur iun (Z), al io (Z); kelke da rigardoj ĵetitaj sur ŝin (Z); pasante ĵeti vorton al iu (B).
  1. Malmilde, vivege puŝi aŭ peli: ĵeti iun kontraŭ muron, teren; ventego ĵetis teron sur lian ĉerkon (Z); la ventego ĵetis ŝipojn sur la rifojn (Z); (f) kiom multe da homoj estas ĵetitaj en ĉi tiun mondon por malfeliĉo? (Z).
  1. Vivege aŭ subite eligi el si: la fajrujo ĵetis vivan flamon; ĵeti grandan fumon, multajn fajrejojn; la suno ĵetis oblikve siajn radiojn; la montoj ĵetis longajn ombrojn sur la ebenaĵon (B); ĝi sendube ĵetos sur vian vojon lumon tre helan (Z); (f) ĵeti larmojn, ĝemojn; ĵeti teruran krion (B); ĵeti minacojn al iu; ĵeti rapidan adiaŭon; ĵeti ofendon al iu en la vizaĝon (Z).
  1. (f) Subite estigi ian senton ĉe iu, aŭ meti iun en ian sentostaton: ĵeti en iun la timon de Dio; ĵeti teruron sur la landon; ĵeti iun en ĝojon (Z), en mizeron (Z); ĵeti la loĝantaron en grandan timon (B); lia morto ĵetis ĉiuĵn en profundan funebron; senkulpe li estis ĵetita en suferojn kaj mizeron (Z).
  • sin ĵeti
    1. Rapide kaj konscie movi sian korpon direkte al aŭ en: kvinope ili ĵetis sin sur min (Z); li ĵetis sin kun si en la maron (Z); sin ĵeti al la spegulo (B); kiam Haman vidis, ke Mordeĥaj ne ĵetas sin vizaĝaltere antaŭ li [...] (X); kun krio de ĝojo la infano ĵetis sin al ŝi renkonte (Z); Francisko ĵetas sin al li sur la kolon (Z); Moor ĵetas sin sur la teron (Z).
    1. ĵetiĝi: la koro sin ĵetas en mi (Z).
  • ĵeto
    Ago de iu, kiu ĵetas, kaj rezulto de tiu ago: per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras (Z); fari bonŝancan ĵeton (de ĵetkuboj); la ĵeto estas farita (Z); elekti, decidi per ĵeto de monero (ĉu kapo, ĉu dorso); per unu ĵeto de la ponardo (Z); trejni sin je la ĵeto de la disko.
  • ĵetadi
    Daŭre aŭ ripete ĵeti:
    1. por signo de bona humoro oni ĵetadis al si la ostojn reciproke en la vizaĝon (Z); estis tro multe da haringoj, oni ĵetadis ilin returne en la maron (Z); (f) ĵetadi insultojn;
    1. ili ĵetadis kaŝitajn rigardojn sur la aliajn (Z);
    1. la maro ĵetadis altajn ondojn (Z);
    1. la nuboj ĵetadis ombron sur la akvon (Z); (f) ĵetadi teruron sur la popolojn (X).
  • sin ĵetadi
    1. Ripete sin ĵeti: ŝi ofte ĵetadis sin de la deklivo en la fluon de la golfo (Z).
    1. ĵetiĝadi: li ĵetadis sin sur sia seĝo tien kaj reen (Z).
  • ĵetado
    Daŭra aŭ ripeta ago de iu ĵetanta.
  • ĵetaĵo
    Tio, kio estas ĵetita.
  • ĵetegi
    Per granda forto ĵeti.
  • ĵetiĝi
    1. Iĝi ĵetita: ili ĵetiĝu en fajron, en abismojn, ke ili ne leviĝu (X); ĵetiĝi en la okulojn (Z) (f: evidentiĝi); ondo da sango ĵetiĝis en ŝian kapon (Z); la maro malkviete ĵetiĝis sur la teron (Z); torente ĵetiĝis malsupren la akvo (Z).
    1. Vive movi sian korpon, kvazaŭ per instinkta, nekonscia movo: li nur iom ĵetiĝis malantaŭen kaj ekklakis per la fingroj (Z); ŝi ĵetiĝis sur la teron kaj fosis per siaj ungoj (Z); Janjo ne ĵetiĝis al sia kolo, kiel ŝi faradis antaŭe (Z); ĉi tie mi devas resti kaj kuŝi (ĵetiĝas sur la teron) (Z).
  • ĵetiĝadi
    Malkviete, ripete sin turni de unu flanko al alia, ŝanĝadi sian sidan aŭ kuŝan pozicion: la infano ĵetiĝadis sur la litaĵo kun preskaŭ senĉesa tuŝado (Z); (f) pasioj, kiuĵ antaŭe dormis profunde, nun estis vekitaj kaj furioze ĵetiĝadis (Z).
    ruliĝadi.
  • ĵetilo
    Ilo, konsistanta el tiucele eltranĉita rimeno, kaj servanta por ĵeti malproksimen pezan rondan obĵekton: David prenis ŝtonon, ĵetis per la ĵetilo kaj trafis la Filiŝton (X).
    propulsilo.
  • deĵeti
    1. Faligi aŭ forigi per ĵeto: deĵeti la ŝuojn (Z), sian veston (Z); la ĉevalo deĵetis sian rajdanton; (f) vi deĵetos lian jugon de via kolo (X).
    1. Lasi fali de si: serpento deĵetas sian haŭton; (f) subite deĵetante de si la seriozecon, kiu sen lia intenco falis sur lin [...] (Z); kiam mi deĵetos mian pseŭdonimon [...] (Z).
  • *disĵeti
    Disen ĵeti: disĵeti monerojn al buboj; per nezorgeca mano, kiu videble kutime disĵetadis grandajn sumojn [...] (Z); la plenluno disĵetadis brilon kaj lumon (Z).
  • disĵeto
    [FIZIKO] ŝanĝo de la rapido de partikloj pro kolizio kun alia partiklo: oni observas la dinamikon de molekuloj per disĵeto de neŭtronoj; lumdisĵeto estas grava tekniko por studi koloidojn.
  • disĵeteco (Z)
    Disĵetiteco.
  • disĵetiĝi
    Iri, kuri disen: ili disĵetiĝis antaŭ la malamikoj (X).
  • disĵetita
    Maldense lokita: domoj kaj bienoj troviĝis disĵetite inter sablaj montetoj (Z); apartaj disĵetitaj ekzemploj (Z); mi vidis ĉiuĵn Izraelidojn disĵetitaj sur la montoj, kiel ŝafoj, kiuj ne havas paŝtanton (X).
    dissemi.
  • disĵetiteco
    Stato de io disĵetita: la disĵetiteco de la laboro (Z).
  • ekĵeti
    Subite ĵeti: ekĵeti krion.
  • *elĵeti
    1. Eligi el si per ĵetado: kion la maro tie elĵetis? (Z); la ondoj elĵetis korpon sur la bordon (Z); la vulkano elĵetis fajron kaj ŝtonojn; [BIOLOGIO] elĵeti spermon, venenon, polenon; (f) elĵeti la koleron sur iun (Z).
      elkraĉi, sputi, elvomi, ŝprucigi.
    1. Eligi el iu loko, subite aŭ perforte: ŝi ordonas elĵeti la malfeliĉan infanon sur la landvojon (Z); ni estus elĵetitaj el niaj loĝeĵoj (X); (f) la malriĉaj virinoj estas elĵetitaj el la regiono de industrio (Z); elĵeti el la lingvo vortojn, kies elĵetindeco ne estas ankoraŭ tute certa (Z); el kanto oni vortojn ne elĵetas (Z); vi ne devas elĵeti (senutile elspezi) tri spesmilojn por la edziniĝa krono de via filino (Z).
      elpeli.
  • elĵetaĵo
    Tio, kio estas elĵetita: la maraj elĵetaĵoj; fiziologia elĵetaĵo; (f) elĵetaĵo de la homaro (Z) (
    feĉo).
  • elĵetulo
    Tiu, kiu estas elĵetita: socia elĵetulo (Z).
  • enĵeti
    ĵeti internen: enĵeti la leteron en la poŝtan keston (Z); kun ĉi tiuj vortoj eniris, aŭ pli ĝuste enĵetis sin en la ĉambro virino (Z).
  • enĵetiĝi
    Eniĝi kvazaŭ per ĵetado: la turo disfalis, kiam la Norda maro enĵetiĝis (Z) (en la ebenaĵon).
    cunamo, inundo.
  • forĵeti
    1. ĵeti for ion, kion oni ne volas konservi: forĵeti malnovajn paperaĵojn, malbonan pomon; ŝi forĵetis de si siajn ŝtrumpojn (Z); virino estas objekto, kiun estas permesite laŭvole preni kaj forĵeti (Z); ni forĵetos malproksimen la verdan stelon (Z); elŝipe forĵeti; (f) forĵeti la malĝojon (Z).
    1. (f) Malakcepti ion, kion oni opinias ne bona, ne konvena: Dio ne forĵetos la preĝojn de maljuna homo (Z); forĵeti konsilon (X), instruon (X), ordonon (X), penson (Z), ies proponon (Z); kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon (Z); (analoge) li, kiun Dio ŝajne forĵetis (Z); vi forĵetos ilin kiel malpuraĵon (X).
    1. Decidi ne plu uzi, rezigni pri: mi foĵetis mian unuan projekton (Z); forĵeti tiujn utopiojn (Z); mi decidis forĵeti la tro grandan vortaron; ekzistas nenia neceseco, ke ni forĵetu la oportunan vorton jam konatan (Z); ili postulas, ke ni forĵetu ĉion, kion ni ĝis nun tiel malfacile akiris (Z).
  • forĵet (ad)o
    Ago de iu, kiu forĵetas: la forĵeton de mia kontribuaĵo al via revuo mi rigardas ofenda; post forĵeto de la teraj zorgoj (Z); la forĵeto de 'et' estis ne tute sen motivoj (Z); la forĵetado de la damnitoj.
  • forĵetaĵo
    1. ĉio, kion oni forĵetas kiel senvaloraĵon: pajlo, cindro kaj ĉiaspecaj forĵetaĵoj (Z).
      balaaĵo, feco, rekremento, rubo, vomaĵo.
    1. [BIOLOGIO] ĉio malutila aŭ superflua, kiu estas forĵetata de la ĉeloj en la sangon.
  • priĵeti
    Trafi per ĵetado: Nabot estis priĵetita per ŝtonoj kaj mortis (X).
    ŝtonumi.
  • reĵeti
    ĵeti en kontraŭa direkto: reĵeti pilkon, lumradion; reĵeta cirkvito (kun induktanco kaj kapacito); (f) reĵetu ilian mokadon sur ilian kapon (X).
    reflekti.
  • reĵeto
    Ago de io, kio estas reĵetata: la amplekso de reĵeto.
  • subĵeti (Z)
    1. Rapide aŭ perforte submeti: ili subĵetis tutan popolon al sklaveco.
    1. Kontrabandi, fraŭde kunporti, enkonduki.
  • superĵeti
    Trafi per granda kvanto da ĵetataj aferoj: superĵeti iun per sagoj, per insultoj (Z).
  • surĵeti (Z)
    ĵeti sur: surĵeti kovrilon sur la liton.
  • transĵeti
    ĵeti transe de: unu sola ondo transĵetiĝis super ŝi (Z).
  • diskoĵeto
    [SPORTO] Atletika konkurso, konsistanta en la kiel eble plej longdistanca ĵeto de disko 1.
  • fajrelĵeta
    Elĵetanta fajron: liaj nigraj, fajrelĵetaĵ okuloj (Z); fajrelĵeta drako.
  • faskoĵeta
    [TELEKOMUNIKOJ] (pp anteno) Tia, ke ĝi emanigas faskon da ondoj al unu sola direkto, aŭ ricevas ondojn el unu sola direkto.
  • flamĵetilo
    [ARMEOJ] Aparato, el kiu ŝprucas flamigita benzino.
  • flankenĵetiĝo
    Ago, per kiu iu sin ĵetas flanken: la homon surprizis la subita flankenĵetiĝo de la virino (Z).
  • haŭtdeĵetado
    Ago per kiu serpentoj deĵetas sian haŭton.
  • lancoĵeto
    [SPORTO] Atletika konkurso, konsistanta en la kiel eble plej longdistanca ĵeto de lanco.
  • lumĵetilo
    Aparato, por produkti intensan kaj reguligeblan faskon de paralelaj lumradioj.
    reflektoro, spoto.
  • martelĵeto
    [SPORTO] Atletika konkurso, konsistanta en la kiel eble plej longdistanca ĵeto de martelo 3.
  • rulĵeti
    ĵeti ion, ke ĝi ruliĝu: rulĵeti kubetojn.
  • spermelĵeti (ntr)
    Per spasma movo ĵeti spermon ekster la penison. SIN. ejakuli.
  • ŝtonĵetilo
    ĵetilo por ŝtonoj: David [...] svingadis sian ŝtonĵetilon (Z).
    katapulto.
  • terĵetiĝi
    Sin ĵeti teren: viaj sklavoj terĵetiĝos antaŭ Mi (X).

    ĵeti


    Diri ion ĵete, rekte en la vizaĝon. disĵeta. Disĵeti la cindrojn de --- al la kvar ventoj. Disĵeti la cindrojn de iu al la kvar vento. disĵeto. dissurĵeta. dissurĵeto. elĵetindaĵo. Elĵetita tra la pordo, li revenas tra la fenestro. enĵeta. enĵeto. Estis tro multe da haringoj ; oni ĵetadis ilin returne en la maron. Fali al iu sur la kolon, sin ĵeti sur ies kolon. Febre sin ĵeti al la laboro. forĵetaĵo. Forĵeti amendon. Forĵeti indigne malhonestan proponon. Forĵeti konsilojn. Forĵetu la malĝojon. Forskui, deĵeti la jugon. Ĝi deĵetis sian rajdanton. Je distanco de ĵeto. ĵet'kubo. ĵeti anatemon sur iun. ĵeti fulmojn per la okuloj. ĵeti insulton, ofendon al ies vizaĝo. ĵeto. katapulto. Kvinope ili sin ĵetis sur min. La ĵeto estas farita. La luno arĝentis la tegmentojn, disĵetadis brilan kaj lumon. La maro (forte perturbata) ŝtormas, ĵetadas altajn ondojn, malkviete ĵetigas sur la teron. La ondoj elĵetis korpon sur la bordon. La registaroj ĵetas la homojn unujn kontraŭ la aliajn. La suno ĵetis oblikve siajn radiojn. Meti, ĵeti siajn manojn sur heredaĵon de alia. Okuloj radias, haltas sur io, gluiĝas al io, ĵetas fulmojn, ronde malfermiĝas, ne povas satiĝi je la vidado de, preskaŭ elŝoviĝas el la kavoj. peli. Proponi, voĉdoni, forĵeti rezolucion. propulsi. puŝi. reflekti. reflektoro. refuto, reĵeti la pilkon, repliko, reprezalio, repuŝi, resendo. semi infamion sur iu; ĵeti koton sur iun; insultmakuli iun. Sin ĵeti en la akvon, la kapon antaŭen. Sin ĵeti vizaĝaltere. spoto. Subĵeti tutan popolon al sklaveco. surĵeta. Surĵeti, surkrii iun per koto kaj ŝlimo. surĵeto. surmeti. ŝtonumi. Tiu cirkonstanco ĵetas plenan lumon sur la aferon.
    doni. insulti. kvanto. ludi. riproĉi. sporto. tiri.

    Iel rilatitaj:

    anatemx atletx balax balistx bumerangx donx forlasx insultx kontraŭ kvantx ludx metx pilkx portx proponx recikligx riproĉx sportx tirx