instali

instal/i (tr) (2)

  1. Starigi, meti ion en la destinitan lokon kaj ĝin taŭge aranĝi, por ke ĝi bone funkciu: instali maŝinon, novan ilaron, elektron, banĉambron; instali programon (sur la diskon de komputilo); instali fontanon sur placo; instali kurson, fabrikon, hospitalon, bibliotekon; bone instalita oficejo; instali firmon eksterlande; li okupadis sin per fiŝkaptado kaj ĉi tie instalis sian boaton (Z).
    agordi, ekipi.
  1. Solene enoficigi, enkonduki en funkcion: instali direktoron (B), profesoron; kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan (X); oran bovidon ili instalis en Dan (X).
    aranĝi, establi, fondi, organizi.
  • instal (ad)o
    Ago, per kiu oni instalas: instalo de sonorilo en preĝejo, de funkciulo en lia ofico, de elektra konduktilaro.
  • instalaĵo
    Tuto de la aranĝoj, faritaj por la funkciado de iu afero: viziti la instalaĵon de fabriko, minejo, kazerno, foiro; rimarkindaj instalaĵoj por malsanulo.
  • elektroproviza instalaĵo
    [ELEKTRO] Instalaĵo por provizi elektran energion al iu reto aŭ centralo.
  • substacia instalaĵo
    [TELEKOMUNIKOJ] Instalaĵo, konsistanta el la telefonteknika aranĝo ĉe la ĉefa stacio de aboninto mem kaj ĉe ĉiuj substacioj, aligitaj al ĉi tiu stacio.
  • serie konekta instalaĵo
    [TELEKOMUNIKOJ] Substacia instalaĵo, kiu ebligas fari konekton al la dezirata substacio simple per prembutono.
  • instalisto
    Tiu, kiu metie instaladas.

    instali

    Esprimoj:

    Vaŝingtono insistis ankaŭ, ke estu etigitaj la inspektadoj de militistaj instalaĵoj
    [en Moresnet] oni instalis miksitan estraron
    [uzo de programlingva dialekto] povas pligrandigi la rendimenton de programaro verkita speciale por la koncerna instalaĵo
    instali firmon eksterlande, fontanon sur placo
    instali maŝinon, novan ilaron, elektron, banĉambron, kurson, fabrikon, hospitalon, bibliotekon
    instali programaron en sian komputilon.
    la alarminstalaĵo estis enŝaltita
    la instalado estas tre simpla pere de la aldonita instal-programeto
    li, antaŭĝuante laboron, frotis siajn manojn kaj haste sin instalis ĉe la tableto

    Kelkaj kunmetaĵoj:

    elektroproviza instalaĵo, instal(ad)o, instalaĵo, instalisto, serie konekta instalaĵo, substacia instalaĵo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto:

    agordo
    aranĝi
    ekipi
    en oficigi
    en postenigi
    establi
    fondi
    funkciigi
    meti
    munti
    nesto
    organizi.
    starigi.

    Rilatitaj vortoj:


    Iel rilatitaj:

    agordx aranĝx domx ekipx establx fondx funkcix metx muntx nestx oficx organizx postenx starx