*edif/i (tr)

Doni bonan ekzemplon al iu, inspiri piajn aŭ virtajn sentojn: lia fervoro edifis ĉiujn ĉeestantojn; homo, kies vivo edifas ĉiujn; ni en la domo edifadis nin per sanktaj prediklibroj (Z).
  • edif (ad)o
    Ago de iu, kiu edifas: ni ofte per edifo en vizaĝo eĉ la diablon mem facile trompas (Z); horoj de edifado (Z).
  • edifa
    Rilata al edifado: edifaj kantoj (Z); predikoj (Z); mi ne amas la edifajn moralaĵojn; (ironie) la karpojn kun bruna vinbera saŭco, kiujn mia onklino povosciis tiel edife pretigi (Z).
    konduto, instrui

    Iel rilatitaj:

    domx ekzemplx inspirx instrux kondutx