generacio

*generaci/o

  1. [SOCIOLOGIO] Tuto de la proks. samaĝaj homoj, vivantaj dum la sama tempoperiodo, kalkulata laŭ la mezkvanta daŭro de tiama homa vivo: la nuntempa generacio malamas la militon (B); E. travivis jam tutan homan generacion (Z); kaj mortis Jozef kaj ĉiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio (Z); ĉar riĉeco ne daŭras eterne, kaj krono ne restas por ĉiuj generacioj (Z); li punas la kulpon de patroj sur filoj kaj nepoj en la tria kaj kvara generacioj (X); (f) nova generacio de poetoj; la nova generacio de komputiloj.
  1. [BOTANIKO] Morfologia tipo de individuo, karakterizanta la vivociklon de vegetaĵoj: gametofito kaj sporofito estas tipaj generacioj de la vegetaĵoj; en la vivociklo de la algoj ekzistas unu, du aŭ tri generacioj, dum ekzistas nur du fazoj [VIDU] fazo 3.
  • generaciaro
    Genealogio: jen estas la generaciaro de la filoj de Noa (X).

    generacio


    Iel rilatitaj:

    aĝx familix posteulx seksx