bubo

  1. Knabeto, eventuale petola aŭ miskonduta: ĉiu bubo povas ankoraŭ mokadi nin k montradi nin per la fingroj (Z); malsekorelaj buboj plorgrimaĉas (Z); (la fontanon) ĉirkaŭprenas beleta duonnuda bubo, kiu almetas sian freŝan buŝon al la rostro de la besto (Z); la fajra spirito, kiu Hamas en la bubo [...] , disvolviĝis (z); hometoj, kiuj ŝvenas, kiam ili faris bubon (z) (naskigis infanon).
  1. (f) infanmensa, krudgesta homo: ilin la samtempuloj montradis per la fingroj, kiel bubojn ne meritantajn la nomon de seriozaj homoj (z); jen venis strataj buboj havantaj la aĝon de sesdek jaroj-ne la aĝo ja faras la bubecon (z); enpuŝu la spadon al mi en la ventron, ke ne venu tiuj buboj (rabistoj) k ne faru el mi objekton de mokado (z).
  1. [LUDOJ] Fanto.
  1. (f) Peniso: fripona bub' en mia pantalon' (K).venera
  • buba
    Rilata al bubo: kompreneble tiun ĉi buban leteron mi lasis tute sen respondo (Z); mi rakontos peceton el miaj bubaj jaroj (Z).
  • bubaĉo
    Tre malbonkonduta bubo.
    huligano.
  • bubaĵo
    Petolaĵo, inda je bubo.
  • bubino
    Inseksa bubo: vi, abomena bubino! diris la patrino (Z); sur bildo el bubinaj jaroj vi staras [...] (K).
  • servobubo
    Knabo kiu servadas en domo, sur ŝipo ktp.
    bubo

    bubo


    Iel rilatitaj:

    aĝx fantx knabx petolx servx