kritiki

*kritik/i (tr)

  1. Ekzameni la bonajn kaj malbonajn ecojn de scienca, literatura aŭ belarta verko: kompetente, juste, indulge kritiki; multaj, kiuj recenzas, ne kapablas kritiki.
    juĝi.
  1. Elmontri la mankojn de persono, la difektojn de afero: kritiki estas facile, fari malfacile (Z); kiu kritikas kuraĝe, mem agas malsaĝe (Z); la akcepto de via tre duba kaj baldaŭ siavice kritikota plibonaĵo ruinigus [...] (Z); li ĉiam kaj ĉion kritikas.
    mallaŭdi, polemiki, vipi.
  • kritiko
    1. Senpartia juĝo pri literatura aŭ arta verko: li proponas sian lingvon al la publika kritiko tra la tempo de unu jaro (Z); lia komedio ricevis tre favoran kritikon; la filma kritiko.
    1. Scienca ekzameno, celanta difini la aŭtentecon, verecon de io: historia, filologia kritiko; la teksta kritiko (celanta malkovri la erarojn en la transkopiado de tekstoj.
      editoro); la alta kritiko (pri la origino, karaktero ktp de verko, precipe biblia).
    1. Elmontro de la malbonaĵoj de persono aŭ afero: ju la kritikoj de mia lingvo estas pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas (Z); fari kritikojn kontraŭ io (Z); eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko (Z); ĝuste tial, ke mi aŭdis tro multe da kritikoj [...] (Z); tiuj kritikoj, kiujn mi ĝis hodiaŭ legis en gazetoj (Z); parodio, kiu estas bonega kritiko de lia stilo.
  • kritika
    1. Ekzamena: eldono kun kritikaj notoj; kritika aparato; kritikaj eseoj; kritika spirito ne akceptas aserton sen informo pri ĝia origino kaj valoro.
    1. Mallaŭda: ĉion kritikan, malamikan aŭ atakantan, kion oni skribas pri E. (Z).
  • kritike
    En kritika maniero:
    1. kritike prilumi la detalojn de tiu historio (Z); anstataŭ kritike analizadi siajn trovojn, li estas preta trompadi sin mem (Z); homo prudenta jam de antaŭe rilatos al tiuj vortoj tre kritike (Z); ne deprenante de la lernanto la eblon kritike proprigi al si ĉiujn riĉiĝojn [...] (Z);
    1. li estis ĉiam kritike agordita kontraŭ ĉia novaĵo.
  • kritikado
    Agado de iu, kiu kritikas: fari la kritikadon de la novaj filmoj, teatraĵoj, ekspozicioj.
  • kritikanto
    Tiu, kiu kritikas mallaŭde: kritikantoj de E. ĉiam ekzistis (Z); silentigi la kriantojn kaj respondi al la kritikantoj (Z).
  • kritikebla
    Tia, ke oni povas ĝin kritiki: (via) lingvo, kiu estos tute ne kritikebla (Z).
  • kritikema
    Inklina al kritikado.
  • kritikismo
    [FILOZOFIO] Sistema kritikado pri la kapabloj kaj limoj de la homa sciado.
    kantiismo.
  • kritikisto
    1. Persono, kies speciala okupo estas la kritikado: brila teatra kritikisto; artkritikisto; li montras sin penetra kritikisto de la kapitalistaj moroj.
    1. Kritikanto: se ni tenos nin forte, tiam neniaj atakoj de kritikistoj prezentos por ni ian danĝeron (Z).
  • memkritiko
    Konfeso pri siaj eraroj, ordinare farata publike: la partio ne akceptis lian memkritikon kaj eksigis lin.
  • senkritika
    Ne havanta kritikemon, kritikan kapablon: senkritika entuziasmo; akcepti senkritike ĉion, kion diras la gazetoj.
    blinda.
  • literaturkritiko
    Arto esprimi juĝon pri la estetika valoro de literaturaĵo.

    kritiki


    Akcepti senkritike ĉion, kion diras la gazetoj. Brila teatra kritikisto. Fari la kritikadon de novaj teatraĵoj, filmoj. Fari publikan sinakuzon, memkritikon, memekzamenon. Fortaj argumentoj : malsolidaj kritikoj. La partio ne akceptis lian memkritikon kaj eksigis lin. Refuti, senvalorigi argumenton per lerta kritiko. riproĉadmono, kritikadmono. Senvalorigi argumenton per lerta kritiko. Teatra kritikisto.
    admon/i. admonpafo. akabli, superŝuti per riproĉoj. akre morda, tranĉa. akuzi. akuzito, juĝoto, kulpigato. anatemo. atako. avert/i. cenzuristo. cenzuro. denunci. drasta. epigramo. indign/i, naŭz/i. indigna. indignokrio, protestkrio. ĵeti anatemoin sur iun. kalumni/i, misfamigi. klaĉi. koler///i. kondamn/i. kontraŭdiro. kontraŭrespondo. konvinki. kulpigi. malagnosko. malaprob/i. malglorado, malfamigo. malica, petol//i. maligna. malinda. mallaŭdo. malmilda. moko, ŝerco. najli muta. obĵeto, plendo. paskvilo, pamfleto. pik/i, mord/i, ungevund/i, ungeskrap/i, vund/i. pikparolo. pinta, forka, serpenta, vipura lango. prifajfi. protesti. reagi, reago, rebato. refrapo, rebato. refuto, reĵeti la pilkon, repliko, reprezalio, repuŝi, resendo. reglutigi. repondecigi. respondi, riposti, riproĉi. ribeli. riproĉi. sapumi la okulojn al iu. sarkasma, sardona, amara. satiro. scen/o. semi infamion sur iu; ĵeti koton sur iun; insultmakuli iun. senhonorigi. senkondiĉa, senkulpigi. skold/i. spritaĵo. stigmat/o. ŝlimo. tio meditigos lin, cerbumigos lin. tute klara, vigla, veneno, galo.
    amiko. aprobi. dubi. gazeto. juĝi. kulpa. malbona. politiko. respondi.

    Iel rilatitaj:

    Aristarkx acerbx amikx aprobx asertx dirx dubx filmx gazetx honorx juĝx kolerx kondamnx kontraŭ konvinkx kulpx langx laŭdx malbonx malicx mis pafx plendx politikx protestx publikx respondx ribelx teatrx temx tranĉx viglx vundx