diveni

*diven/i (tr)

  1. Malkovri ion, kion oni ne scias, havante nenian bazon por motivita konkludo: divenu, kiom da nuksoj mi havas en la mano? (B); lasi al iu tri provojn, por diveni; diveni malĝuste (Z); kion saĝulo ne komprenas, ofte malsaĝa divenas (Z). [VIDU] divenbato, divenprove.
  1. Malkovri per intuicio aŭ rezonado ion, kion oni ne scias: diveni ŝaradon, enigmon; diveni ies penson, intencojn; por tion diveni, ne necesas peni; mi ne povas diveni la kaŭzon; tie la virinoj estas nur diveneblaj malantaŭ densa tavolo de diversaj tukoj.
    hipotezo, konjekti, supozi, suspekti.
  • diven (ad)o
    Ago diveni: divenado per ludkartoj, per kafa rekremento, per kristala globo.
  • divenaĵo
    Io, kion oni devas diveni.
  • divenisto
    Aŭguristo, antaŭdiristo.
  • nedivenebla
    Tia, ke oni ne povas ĝin diveni.
  • astrodivenisto
    Astrologo.
  • birdodivenisto
    Aŭguristo.
  • kartdiveni
    Kartaŭguri.
  • mandiveni
    Diveni ies estontecon laŭ la linioj de la mano.
  • sortodiveni
    Antaŭdiri al iu persono ties estontan sorton per ia ajn rimedo: mi sortodivenas por mi ĉiam per trefa damo (Z). [VIDU] kiromancio.
  • vergodivenisto
    Radiestezisto.

    diveni


    Iel rilatitaj:

    aŭgurx deĉifrx komprenx konjektx langx ludx sorĉx