absurda



  1. Kontraŭa al la komuna saĝo: tiel blindigita per la rutinaj kutimoj, ke ĝi tamen faros tian absurdan elekton (Z); via iniciativo estis absurda en tiaj cirkonstancoj.
    sen senca, idiota.
  1. [filozofio] Ofendanta la regulojn de la logiko: 'mi tion kredas, ĉar tio estas absurda' estas sprita resumo de la penso de Origeno; la ideo de senfina movado estas absurda hipotezo.
    mal racia, memkontraŭdira.

  • absurdeco
    Eco de io absurda: la absurdeco de la milito ĉiam pli k pli evidentiĝas.
  • absurdo
    1. Tio, kiu estas absurda en si mem: la absurdo estas la baza elemento de la diversaj ekzistencialismoj; pruvi geometrian proponon per absurdo (pruvante, ke, se oni ne akceptas ĝin, oni ricevas absurdajn konsekvencojn); redukto al absurdo.
    1. Absurdaĵo aŭ absurdeco: ekzistas granda nombro da vortoj (internaciaj), kiuj al ĉiuj estas konataj sen ellernado k kiujn ne uzi estus rekta absurdo (Z).
  • absurdaĵo
    Io absurda: tiu rezono estas absurdaĵo.


  • Iel rilatitaj:

    hipotezx idiotx komprenx kontraŭ logikx racix saĝx sencx