kontraŭ

*kontraŭ


I- Prepozicio montranta:
  1. Lokon, kiu estas antaŭ iu persono aŭ objekto, sed apartigita disde ĝi per libera interspaco: la urbodomo staras kontraŭ la katedralo; la du mimikistoj sidiĝis unu kontraŭ la dua; li distranĉis ilin laŭ la mezo kaj metis ĉiujn partojn unu kontraŭ la alia (X); du vilaĝoj kuŝas sur la du bordoj, unu kontraŭ la alia (Z); la domo kontraŭ ni (Z); pendigu lin kontraŭ la suno (X); buŝo kontraŭ buŝo mi parolas kun li (X); okulo kontraŭ okulo (X); vizaĝo kontraŭ vizaĝo (Z); aranĝis sin la Izraelidoj kaj la Filiŝtoj fronton kontraŭ fronto (X).
  1. Objekton, kiu malhelpas pluigon de movo: la muro, kontraŭ kiun ili flugis (Z) (haltigis ilin); la salmo saltos kontraŭ la falantan akvon kaj frapos sin kontraŭ la ŝtonajn murojn, sed ĝi tamen ne povos eniri (Z); por la nokto oni starigis la kofrojn kontraŭ la pordo (Z) (por malebligi eniron).
  1. Objekton, kies naturan pozicion, direkton aŭ tendencon oni inversigas: ne karesu la katon kontraŭ la haroj (Z); naĝi kontraŭ la fluo; palaco, kies muroj brilis [...] kiel folio de tulipo, kiam oni ĝin tenas kontraŭ la suno (Z); (f) agi kontraŭ mia konscienco (Z), kontraŭ la kutimoj; kontraŭ sia volo (Z); kontraŭ ĉia atendo (Z); paroli kontraŭ sia penso.
  1. Objekton, por kiu oni interŝanĝas ion: Damasko donis komerce al Tiro grenon kontraŭ armiloj; du kamaradoj aĉetis de li la birdon kontraŭ kelke da spesdekoj (Z); kontraŭ dek svisaj frankoj mi sendas serion da aŭstraj poŝtmarkoj; la ĉifonojn [...] mi ne ŝanĝus kontraŭ la purpuro de reĝoj (Z).
  1. Personon aŭ objekton, kun kiu oni komparas alian: supereco de homo kontraŭ bruto ne ekzistas (Z); multigu vin miloble kontraŭ via nuna nombro (X); tiuj popoloj vivas sub regado, kontraŭ kiu ili preferus la Turkan; ŝi pensis, ke la eta nuna momento iros sur la pesilon kontraŭ la tuta pasinteco kaj superpezos ĝin (Z).
    anstataŭ, por.
  1. Personon aŭ objekton, al kiu estas direktata ago aŭ sento: ŝi eltiras siajn blankajn manojn kontraŭ la ŝipo (Z); frapi sin kontraŭ muron (Z); levi la vizaĝon kontraŭ la plafonon (Z); ŝi levis kontraŭ la junan virinon siajn okulojn (Z); (f) vi estas tro bona kontraŭ mi; agi fiere kontraŭ iu; ankaŭ ŝi ne estas indiferenta kontraŭ li (Z); kontraŭ neniu oni devas esti maljusta; esti favore, agordita kontraŭ iu; kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li (Z); se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata (Z); malobeemaj vi estis kontraŭ la Eternulo (X).
  1. Personon, al kiu estas direktata malamika, malfavora ago: li savis Danielon kontraŭ leonoj (X); kontraŭ tuta kohorto eĉ Herkulo estas malforta (Z); ŝi levas la bastonon kontraŭ lin (Z); du kontraŭ unu (Z); Kaino leviĝis kontraŭ sian fraton kaj mortigis lin (X); iri milite kontraŭ iun (X); ekmarŝi, batali, pafi kontraŭ iun (Z); ili grandanombre estis kontraŭ mi (X); la komitato nenion havas kontraŭ Svisujo (Z); tiu, kiu ne estas kontraŭ ni, estas por ni (Z); mi ricevis nenian plendon kontraŭ li (Z); konspiri (Z), fari juĝan proceson (Z), murmuri (X), indigni (X), malbondiri (X), boji (Z) kontraŭ iu.
  1. Objekton aŭ aferon, al kiu estas direktata malhelpa, defenda, ŝirmanta ago: kuracilo kontraŭ febro; panon vi donis al ili kontraŭ ilia malsato (Z); kontraŭ malfeliĉoj baro ne ekzistas (Z); dubo gardas kontraŭ risko (Z); eĉ kontraŭ pastra prediko troviĝas kritiko (Z); motivoj parolantaj kontraŭ la enkonduko de [...] (Z); kontraŭ la fakto, ke vi ĉerpis el mia Ekzercaro, mi absolute nenion havas (Z); (garantii) al E. plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj (Z); garantio (Z), asekuro kontraŭ io; diskuti la 'por' kaj la 'kontraŭ'; voĉdoni por aŭ kontraŭ (Z); eĉ negranda nombro da voĉoj kontraŭ estas jam sufiĉa (Z).
  • RIM. ĉar 'kontraŭ' per si mem ne montras direkton, oni povas uzi post ĝi la akuz-on, 'kiam estas dezirinde fari diferencon inter la ambaŭ kazoj' (Z), kaj akcenti la ideon de movo.
    tra, RIM. 1.
  • II- Pref. kun la sencoj 1, 3, 7 kaj 8 de la prepozicio: kontraŭflanke, kontraŭvizaĝe kontraŭleĝa (Z), kontraŭnature (Z), kontraŭverma (Z), kontraŭdiri (Z), kontraŭparola (Z), kontraŭagi (Z), kontraŭstari (Z), kontraŭvole (Z), ktp.
    anti/.
  • III- Memstara morfemo:
  • kontraŭa
    Tia, ke ĝi estas kontraŭ iu aŭ io: se blovis ia vento, ĝi havis kontraŭan direkton (Z); Li venigis de la kontraŭa flanko venton (X); rekte kontraŭa rezultato (Z); la plej kontraŭaj postuloj (Z); aferoj, kiuj estas kontraŭaj al la honoro (Z); la diskutado pri tiuj projektoj estas kontraŭa al nia programo (Z); [MATEMATIKO] kontraŭa antaŭsigno, signumo.
  • *kontraŭe
    1. Antaŭe, sed aparte de io aŭ iu: (estis marĉejo k) rekte kontraŭe troviĝas kardenoj (Z); la kontraŭe troviĝanta domo (Z); la najbaro de kontraŭe (Z).
      fronte, vidalvide.
    1. En inversa pozicio, direkto: la vento blovis kontraŭe; (f) kontraŭe al viaj leĝoj (X); agi kontraŭe al ĉia konveneco.
      spite.
    1. Tute alie, kompense; eĉ plie: beleco al ŝi ne mankas, kontraŭe, neniu povas esti tiel bela (Z).
  • kontraŭi (tr aŭ al)
    Esti kontraŭa: kontraŭi al proponoj; kontraŭi opinion.
  • kontraŭaĵo
    Io, kio kontraŭas: la prefikso 'mal' signifas rektan kontraŭaĵon de la ideo (Z); kiom da kontraŭaĵoj kaj ĉagrenoj povus esti evitataj, se nur oni volas pace akordiĝi!
  • kontraŭeco
    Eco de io kontraŭa: akra kaj profunda kontraŭeco inter du sistemoj, du gvidantoj.
  • kontraŭiĝi
    Iĝi kontraŭa, malhelpi: ne kontraŭiĝu al nia feliĉo! (Z).
  • kontraŭulo
    Homo, kiu kontraŭbatalas ion, kiu apartenas al kontraŭa partio: atakadi siajn kontraŭulojn (Z); ne fariĝu nia kontraŭulo dum la batalo (X); konsentu rapide kun via kontraŭulo, dum vi estas kun li sur la vojo, por ke la kontraŭulo ne transdonu vin al la juĝisto (N); kial la kontraŭuloj de 'h' tiel atakas la malfeliĉajn 'gh' kaj 'jh'? (Z).

    PMEG: [kontraŭ]



    amiko. armeo. batali. diri. diskuti. ĵeti. koleri. kritiki. malamiko. militaferoj. militi. opinii.

    Iel rilatitaj:

    Antikristx absurdx adversx agx alix alopatx alternativx ambivalencx amikx antagonistx antidotx antifrazx antinomix antipodx antonimx armex atakx batalx de devx dirx diskutx frontx helpx kolerx konsentx kritikx mal malamikx militaferx militx ne opinix oponx partx por post pozicix pro pruvx sed ventx ĉe ĵetx