Esperanto

*Esperant/o

[LINGVOSCIENCO] (Vd esper/anto)
  1. Ps. de L.L. Zamenhof okaze de la publikiĝo de la unua libro de lia lingvoprojekto.
  1. (ankaŭ min.) Lingvo sengenta, iniciatita de Z. kiu publikigis ĝiajn bazojn gramatikan k leksikan en 1887: la lingvo Esperanto (Z); ĉi tie oni parolas Esperanton (Z); Esperanto parolata (Z); traduki en Esperanton (Z); en bona Esperanto (Z).
  • Esperanta
    De Esperanto, rilata al Esperanto 2: la Esperanta afero, popolo; la Esperantaj kongresoj.
  • esperantaĵo
    Io, kio rilatas al Esperanto 2 aŭ karakterizas Esperanton.
  • Esperantano
    Aprobanto, de Esperanto 2.
  • Esperantigi
    1. Fari ion Esperanta.
    1. Fari iun Esperantisto.
  • Esperantismo
    1. [LINGVOSCIENCO] Lingva apartaĵo de Esperanto: tiu formo jam de tre longe uzata fariĝis Esperantismo (Z).
    1. Penado disvastigi la uzadon de Esperanto: la interna ideo de la Esperantismo; 'Deklaracio pri la esenco de Esperantismo' (Z).
  • Esperantisto
    Persono, kiu uzadas Esperanton: Esperantisto-batalanto (Z); idea Esperantisto (Z); la Esperantista mondo (Z).
  • Esperantistaro
    Tuto de la Esperantistoj.
  • Esperantisteco
    La propreco de Esperantisto.
  • Esperantologo
    [LINGVOSCIENCO] Specialisto pri Esperantologio.
  • Esperantologio
    [LINGVOSCIENCO] Lingvistika studo de Esperanto.
    interlingvistiko.
  • Esperantujo
    La tuto de la lokoj k institucioj, en kiuj Esperanto estas uzata: iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la interfratigita homaro (Z).
  • peresperanta
    (pp agado, asocio) Uzanta Esperanton por siaj celoj: SAT estas peresperanta asocio.
  • poresperanta
    (pp agado, asocio) Celanta la disvastigon de Esperanto: la landaj poresperantaj asocioj.

    Esperantx


    Iel rilatitaj:

    Bofrontx esperx