aŭguro

  • Signo, interpretata por antaŭvidi estontan okazaĵon: observi la aŭgurojn; solvi aŭguron (K).
  • (f) Antaŭsigno: tiu unua sukceso estas bona aŭguro por la fina venko.
    aŭspicio, prognozo.
  • aŭguri (tr) (6)
  • [historio] Diveni estontaĵon per observo de birdoflugo aŭ de ĉielaj fenomenoj: Etruskoj instruis al Romanoj aŭguri.
  • Antaŭvidi k antaŭdiri per ia ajn rimedo: ĝi estas ja tiu pokalo, el kiu trinkas mia sinjoro, k ankaŭ li aŭguras sur ĝi! (X); li diris: aŭguru al mi per via aŭgura povoscio, k elvoku al mi tiun! (X); la tri sorĉistinoj aŭguris al Makbet la reĝecon.
  • (f) Antaŭimagi: el tia konfuza situacio mi aŭguras nenion bonan; Litva popolo malbonon aŭguris el ĝi (G) (kometo).
  • (f) Esti la antaŭsigno de io: ĉu militon aŭguris sono de armiloj? (G).
  • aŭgurado
    Praktikado de la aŭgura arto: knabino, kiu per aŭgurado alportadis al siaj mastroj grandan gajnon (X).
  • aŭguristo
  • Pastro, kies rolo ĉe la Romanoj estis diveni la estontaĵon laŭ la aŭguroj: Cicerono skribis, ke du aŭguristoj ne povas renkonti unu la alian sen rideto.
  • Divenisto: ne devas troviĝi inter vi aŭguristo, antaŭdiristo, magiisto, sorĉisto, nek elvokisto de spiritoj, nek sonĝoklarigisto, nek esploristo de mortintoj (X).
  • kartaŭguri
    Aŭguri ies estontecon laŭ la kartoj: Filino kartaŭguris al ĉambelanino (G). SIN. kartdiveni.

    Iel rilatitaj:

    Bileamx aŭspicix divenx esperx komencx prognozx signx