arbitracio

  • [juro] Decido pri ia grava diskutaĵo, farita de ekstera (j) persono(j), interkonsente elektita(j) de la diskutantoj: ĉiu internacia malkonsento devus esti finita per arbitracio.
    mediacio.
  • [sporto] Tuto de la agoj de tiu, kiu oficiale zorgas pri la respekto de la reguloj en sporta konkurso, matĉo ks.
  • arbitracii (tr)
    Meti finon al diskuto per arbitracio: arbitracii konflikton socialan; ne ekzistas inter ni arbitracianto, kiu povus meti sian manon sur nin ambaŭ (Z).
  • arbitracianto , arbitraciisto
    [sporto] Tiu, kiu arbitracias.
    internacia arbitracianto.

    Iel rilatitaj:

    decidx diskutx mediacix