encefalo

encefal/o

[ANATOMIO] (encephalon) La tuto de la organoj, kiujn enfermas la kranio de la vertebruloj; cerbo: la encefalo konsistas el 5 embriogenezaj partoj diverse evoluintaj laŭ la klasoj: la telencefalo, tre evoluinta ĉe la mamuloj k precipe ĉe la homo (cerebraj hemisferoj), la diencefalo (talamo, pineala korpo, hipofizo, optika nervo k retino), la mezencefalo (kolikloj, cerebraj pedunkloj), la metencefalo (cerebelo) k la mjelencefalo (mjela bulbo).
  • encefala
    Rilata al la encefalo.
  • encefalino
    [BIOLOGIO] Nerva peranto de la centra nervosistemo, havanta antidolorigajn ecojn.
  • encefalito
    Inflamo de la encefalo: akuta encefalito.
  • letargia encefalito
    Epidemia infekta malsano, trafanta precipe la mezencefalon, sed ankaŭ mjelon k periferiajn nervojn; ĝin karakterizas febro, dormemo k diversaj paralizoj; kaŭzata de viruso.
  • encefalalgio
    Intensa kapdoloro, observata en la cerba sifiliso.
  • encefalografio
    [MEDICINO] Registrado k studo de la osciloj de elektra potencialo, kiuj konstante estiĝas en la cerba kortiko; tiujn oscilojn modifas sensaj ekscitoj, mensa aktiveco, epilepsio ktp.
  • encefalogramo
    Kurbo ricevita per encefalografio.
  • encefalopatio
    Kn de la encefalaj malsanoj.
  • polioencefalito
    [MEDICINO] Epidemia malsano simila al poliomjelito, sed trafanta la encefalon.
  • rombencefalo
    [ANATOMIO] (rhombencephalon) Tuto de la oblonga mjelo, de la ponto k de la cerebelo: la kvara ventriklo, dilatiĝo de la centra kanalo, kiu ilin komune trairas, havas romban formon.

    encefalo


    Iel rilatitaj:

    cerbx cerebelx cerebrx gripx korpx nazx