krano

*kran/o

Aparato, per kiu oni, ĝenerale mane, regas la flukvanton en gasa aŭ likva cirkvito: ligna, metala krano; fermi, malfermi kranon.
  • kranaro
    Tuto de la kranoj en instalaĵo, maŝino ks.
  • elkrani (Z) (tr)
    Verŝi, uzante la kranon: elkrani bieron el la barelo.
  • drenkrano
    [TEKNIKOJ] Krano, per kiu oni povas dreni la tubaron de kaldronego, centra hejtado, motoro ktp.
  • gaŭĝkrano
    [TEKNIKOJ] Unu el la du aŭ tri kranoj ŝtupe fiksitaj sur la flanko de vaporkaldronego, tiel ke normale la supera gaŭĝkrano liveras vaporon, la malsupera akvon, la meza akvon kaj vaporon, se la nivelo de akvo estas konvena en la kaldronego.
    tubgaŭĝo.
  • pinĉkrano
    [KEMIO] Pinĉilo, kiun oni metas sur kaŭĉuktubon por reguligi la elfluon.
  • trivoja krano
    Krano kun tri aperturoj.

    kranx


    Iel rilatitaj:

    brakicefalx cerbx domx kuirx