prostitui

prostitu/i (tr) (2)


Devigi homon disponigi kontraŭ pago sian korpon al aliaj homoj, por la kontentigo de ties seksaj deziroj: ne senhonorigu vian filinon, prostituante ŝin (X); (f) prostitui sian talenton.
malĉasti.
  • prostitui sin
    Plenumi, profesie aŭ laŭokaze, seksajn servojn kontraŭ pago.
  • prostituo
    Ago de tiu, kiu prostituas.
  • prostituado
    Socia fenomeno, laŭ kiu homoj estas prostituataj: leĝo kontraŭ la prostituado; prostituado sankta (evi = hieroduleco).
  • prostituejo
    Bordelo.
  • prostituiĝi
    Prostitui sin.
  • prostituisto
    Homo, kiu profesie ekspluatas la prostituadon.
  • prostituit (in)o
    Vir(in)o, kiu perlaboras, prostituante sin.
  • RIM. Pro la senco pasiva kaj perfektiva de 'it', 'prostituit (in)o' tre malĝuste spegulas sian difinon. La vorto 'amorist(in)o' estas pli rekomendinda.

    prostitui


    Iel rilatitaj:

    seksx vendx