kliento

klient/o (1)

  1. [HISTORIO] Plebano, metinta sin sub la protektadon de patricio.
  1. Persono, kiu konfidas kutime siajn aferojn al aferisto (notario, advokato ks) aŭ sian sanon al kuracisto: 'Jes!' diris la kliento, rigardante ambaŭ advokatojn (Z); la juĝistoj senkulpigis mian klienton.
    paciento.
  1. Persono, kiu aĉetas kutime de iu komercisto: kliento de viandisto, de banejo, de restoracio; ŝi rekonis sian klientinon (Z); multeklienta butiko.
  • klientaro
    Tuto de la klientoj de persono aŭ vendoloko: (la kudrejestrino) timas perdi la klientaron el la honorindaj sferoj (Z); la klientaro de dentisto.

    klientx


    Iel rilatitaj:

    aĉetx vendx