kredito

kredit/o (1)

  1. Konfido, kiun ĝuas prunteprenanto aŭ nekontanta aĉetanto pro sia akurateco en pagado de ŝuldoj: havi ĉe iu krediton kaj meriton (Z); jam longe antaŭ la bankroto li tute perdis la krediton (B); konsenti krediton al iu; rifuzi krediton al ĉiuj (Z); aĉeti, vendi je kredito (B).
  1. [FINANCO] Sumo, ĝis kiu iu povas pruntepreni de banko aŭ aĉeti de komercisto, ne pagante kontante: havi krediton de cent mil dolaroj en la regna kaso; kreditletero.
  1. [KOMERCO] Sur la kontolibroj de firmo aŭ banko, parto de la konto, kie oni registras la sumojn, ŝuldatajn al kliento: malfermi krediton al iu; enskribi sumon, varon en ies krediton (Z).
    debeto, pasivo.
  • krediti (tr)
    1. Enskribi en la konton de iu ĉion, kion oni ŝuldas al li.
      debeti.
    1. Pruntedoni al iu aŭ rajtigi iun pruntepreni sub la nomo de la rajtiganto difinitan sumon de iu banko: krediti iun per 10 000 frankoj; vilaĝano kreditas, vilaĝestro pruntas (Z).
  • kredite
    Ne postulante aŭ ne farante kontantan pagon: hodiaŭ pagi vi devas, morgaŭ kredite ricevos (Z) (pp vana promeso).
  • kreditigi
    1. Havigi al iu krediton ĉe iu: kreditigi iun ĉe banko, komercisto.
    1. Havigi al iu aŭ io fidindecon, kredindecon: kreditigi novan vorton, ideon, senditon.
      akrediti.
  • diskreditigi
    Miskreditigi: ili diskreditigas nian ideon (Z); ĝia diskreditigado kaj detruado (Z).
  • malkreditigi
    Senkreditigi: li per tio ĉi malkreditigas E-on (Z).
    diskrediti.
  • miskredito
    [KOMERCO] Malfavora kredito 1.
  • miskreditigi
    Havigi al iu miskrediton.
  • senkreditigi
    Senigi iun je fidindeco, kredindeco: vi penas senkreditigi nin en la okuloj de la mondo (Z); senkreditigi nian aferon (Z), institucion (Z), ĵurnaliston.
    malrekomendi, senvalorigi.

    kreditx


    Iel rilatitaj:

    akreditivx akreditx aĉetx bankx buĝetx vendx vizaĝx