jupo

*jup/o

Virina vesto, kovranta la malsupran parton de la korpo, ekde la talio: laŭ la modo jupoj longiĝas aŭ mallongiĝas; timulinetoj ĵus dekroĉitaj de la patrina jupo (Z); li kuspis al mi la jupon ĝis la talio (U).
  • jupeto
    Mallonga jupo por knabinoj, baletistinoj ks: la infana jupeto atingis nur ĝis ŝiaj genuoj (Z); vi levis la jupeton ĝis la zono (W).
  • jupistino
    Kudristino specialigita pri la farado de jupoj.
  • minijupo
    Tre mallonga jupo, kovranta nur la supran parton de la femuroj: ŝi senhonte paradas per siaj femuroj el sensacia minijupo (LO).
  • subjupo
    Jupo el tolaĵa ŝofo, portata sub jupo aŭ robo.
  • baletjupo
    Jupeto el gazo, portata de la klasikaj baletistinoj.

    jupo


    Esprimoj

    Lasi fali sian jupon.
    Laŭ la modo, jupoj longiĝas aŭ mallongiĝas.
    Suprenfaldi sian jupon por pli bone kuri.

    Kelkaj kunmetaĵoj

    baletjupo, jupeto, jupistino, jupkuloto, jupo, minijupo, subjupo

    Vortoj uzitaj en la sama ĉirkaŭkunteksto

    aperturo por la kapo
    baletistino
    knabino
    kokso
    kolaperturo
    koltruo
    kudri
    pufa, jupo
    senmanika robo, tre dekolta, kun , V-forma dekoltaĵo
    talio
    vesto
    zono

    Iel rilatitaj:

    aperturx baletx dekoltx knabx koksx kostumx kudrx manikx pufx robx talix trux vestx zonx