diplomato

*diplomat/o

  1. Supera ŝtata oficisto, ricevinta diplomatian komision: kariera, eksterordinara diplomato; post la fino de la milito kunvenos la diplomatoj (Z).
    ambasadoro.
  1. (f) Sagaculo, kapabla aranĝi la aferojn kun takto.
  • diplomata
    1. Rilata al diplomato: diplomata kuriero, demarŝo.
    1. (f) Havanta la ecojn de diplomato: diplomata demando, karaktero.
  • diplomataro
    La tuto de la diplomatoj akredititaj de regnestro.
  • diplomateco
    1. Rango k titolo de diplomato.
    1. (f) Kapablo lerte trakti delikatajn aferojn.
  • *diplomatio
    1. Tiu branĉo de la politiko, kiu koncernas la interŝtatajn rilatojn.
    1. Kariero, administracio k tuto de la diplomatoj.
  • diplomatia
    Rilata al la diplomatio: diplomatia depeŝo; diplomatiaj reguloj.

    diplomato


    alianco. ambasadoro. diplomatio. konsulo. neŭtrala. paco. Post la fino de milito kunvenas la diplomatoj.
    paco. politiko. sociologio.

    Iel rilatitaj:

    agentx ambasadorx ataŝex militaferx neŭtralx pacx politikx sociologix socix