najlo

*najl/o

  1. Metala stangeto, pinta ĉe unu ekstremo kaj plej ofte provizita per kapo ĉe la alia, kiun oni enbatas en objektojn cele al fiksado aŭ ligado: platkapa, rondkapa, senkapa najlo; enbati najlon per martelo; li estas najlo en mia ĉerko (morte tedas min); unu najlo alian elpuŝas (pf); se mi ne vidos en liaj manoj la truon de la najloj [...] (N).
  1. Lignonajlo: Jael prenis najlon de la tendo [...] kaj enbatis la najlon en lian tempion (X).
    paliseto.
  • najli (tr)
    1. Fiksi per najlo: najli keston; najli spegulon ĉe la muro.
    1. (f) (pp ŝako) Fari, ke kontraŭa peco ne plu povu moviĝi: najli la ĉevalon.
  • najleto
    1. Malgranda najlo: najleto de tapetisto; (f) pro najleto bagatela pereis ĉevalo plej bela (Z).
    1. Desegnonajlo.
  • najlizi
    Provizi per najloj: najlizita ŝuplando, pordego.
  • najlotirilo
    Ilo, por detiri enbatitan najlon.
  • alnajli
    1. Fiksi per najlo al: alnajli hufferojn al ĉevalo (B); li, kiun oni alnajlis al la kruco (Z).
    1. (f) Senmovigi kvazaŭ per najlo: surprizo, teruro alnajlis lin al la tero; alnajlita al la lito per la malsano; ŝi estis kvazaŭ alnajlita al la loko ĉe la vido de la amasigitaj juveloj (Z).
      alforĝi.
  • malnajli
    Malfiksi, detirante la najlojn: malnajli la fermoplaton de kesto.
  • desegnonajlo
    Prempinglo.
  • lignonajlo
    Pinta ligna bastoneto similanta najlon, uzata por ŝtopi trueton, kunigi lignajn pecojn k.a..
    kejlo.
  • piknajlo
    Prempinglo.

    najlo


    Iel rilatitaj:

    boltx borx poŝx