violono

*violon/o

[MUZIKO] Kvarkorda arĉa instrumento kun kordoj frotataj: Jubal estis la patro de ĉiuj, kiuj ludas violonon kaj fluton (Z); la unua cito de violono venas de 1529; violono de Stradivario; ne el ĉiu ligno oni faras violonon (Z); se vi prenis la violonon, prenu ankaŭ la arĉon (Z).
kejlo, ponteto, selo, sontabulo.
  • violoni (ntr)
    Ludi violonon: (f) la aŭtuna vento violonas tra la arboj.
  • violonisto
    Artisto, ludanta violonon: la unua, dua violonisto en orkestro.
  • violonujo
    Ujo, por enteni violonon dum transportado.

    violono


    Iel rilatitaj:

    agordx aldx arĉx kordx poŝx