manovri

*manovr/i

  1. [ARMEOJ] (ntr) Fari ekzerce movojn kaj direktoŝanĝojn laŭ komandoj aŭ plano: la eskadro, floto, regimento, aviadilaro manovras ĉiujare.
  1. (ntr) (pp trupo, ŝipo, aviadilo ks) Fari laŭcelajn movojn kaj direktoŝanĝojn, por esti en la plej taŭga loko aŭ pozicio por plenumi sian intencon: ili lente manovris por ĉirkaŭbari la malamikan taĉmenton; la ŝipo manovris por eniri en la haveno.
  1. (f) (tr. aŭ ntr) Lente, artifike klopodi, por atingi celon: ŝi lerte manovras kun siaj adorantoj (B); la opozicio manovris en la kuliso; la ambaŭ lingvojn vi konas tro malmulte, por ke vi povu manovri kun ili (Z); mirinde lerte li, kanajlo, manovras la kartojn! (Z); li estas danĝera manovranto.
  1. [FERVOJO] (ntr) (pp trakveturilo) Veturi, ne kiel trajno, sed normalkaze nur interne de stacio, inkluzive de industritrakoj: la lokomotivo manovris por atingi la kontraŭan kapon de la vagonaro.
  • manovro
    1. Milita ekzercado, ŝajniganta batalon: la fina fazo de la manovroj; manovruniformo; (f) tie ripozis la cikonioj post la grandaj manovroj (Z).
    1. Laŭcela direktoŝanĝo kaj movado (de ŝipo ks): manovroj per direktilo, per maŝinoj.
    1. (f) Lerta agadplano: politikaj manovroj; la manovroj de la Delegacio; borsaj manovroj.
  • manovristo
    Laboristo, kiu efektivigas manovrotaskojn.
  • mismanovro
    Erara, malĝusta manovro (pf).

    manovri


    Iel rilatitaj:

    bontx manx