manipuli

manipul/i (tr) (2)

  1. Funkciigi per uzo de la mano: [TEKNIKOJ] manipuli kranon, ŝaltilon; [MEDICINO] manipuli membran artikon, vertebrojn (
    kiropraktiko).
  1. (f) Trakti pli-malpli partie, nelojale: oni ofte ankoraŭ manipuladis kun la leĝo arbitre (Z); manipuli tekston (por igi ĝin signifi la dezirataĵon); manipuli kunvenon; la informo-manipulantaj potenculoj.
  1. [TELEKOMUNIKOJ] Uzi morsan manipulilon.
  • manipulo
    ĉiu el la diversaj partoj de mana laboro, de malsimpla operacio: la unua manipulo estas la miksado de faruno kun butero.
  • manipulado
    Agado de tiu, kiu manipulas: ŝi rigardis la manipuladon de vendado kaj aĉetado, kiu havis lokon ĉe ambaŭ flankoj de la tablo (Z); la manipulado de tiuj substanco estas danĝera; [TELEKOMUNIKOJ] aŭdante la manipuladon, mi tuj rekonis mian korespondanton.
  • genetika manipulado
    [BIOLOGIO] [TEKNIKOJ] Intenca ŝanĝo de la genaro de vivuloj per la enkonduko de fremda segmento de DNA.
    transformo 2, transgena.
  • manipulilo
    [TELEKOMUNIKOJ] Mana interrompilo, kiu en cirkvito de telegrafaj aparatoj ebligas la sendon de signaloj: morsa manipulilo (morsa klavo); piana manipulilo (ilo, regata per premado de klavoj analogaj al tiuj de piano, ekz. telegrafiaj sistemoj de Hughes kaj Baŭdo); tajpa manipulilo (senda aranĝaĵo de teletajpilo, enhavanta klavaron analogan al tiu de skribmaŝino).

    manipuli


    Iel rilatitaj:

    elektrx manx