aŭreolo

  • [kristanismo] [belartoj] Luma radiado ĉirkaŭ la figuro de sanktuloj: migdalforma aŭreolo (mandorlo); (f) la fenikso frapas per siaj flugiloj, ĝis ĉirkaŭ la kapo de la infano formiĝas aŭreolo (Z); stranga brilo radiis el unu tomba monumento, miloj da moviĝantaj steloj formis kvazaŭ aŭreolon ĉirkaŭ ĝi (Z).
    glor·krono, nimbo.
  • (f) Signo pri prestiĝo, brila famo: la aŭreolo de la sukceso; s-ro Schle

  • er (aŭtoro de Volapüko) pardonu al mi, se mi detruis lian ĉefan aŭreolon (Z).
  • [astronomio] Ringoforma lumo ĉirkaŭ Suno aŭ Luno aŭ aliaj astronomiaj objektoj.
  • aŭreoli (tr)
    Meti aŭreolon ĉirkaŭ ies kapon: (f) la ruĝa lumo aŭreolis Georgon (B); ŝi estis aŭreolita de siaj blondaj haroj.
    Sunx ,

    Iel rilatitaj:

    Sunx artx aŭrx famx kronx lumx nimbx radix ringx sanktx